Béla Kempelen
Béla Kempelen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kempelen Béla estis hungara nobela juĝisto, ĵurnalisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis kempeleni kaj kismagyari [kiŝmadjari].
Béla Kempelen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1874 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de aŭgusto 1952 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1890) ![]() |
Okupo | |
Okupo | heraldist (en) ![]() ĵurnalisto ![]() |
Béla Kempelen[1] naskiĝis la 21-an de junio 1874 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Kempelen maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li estis nobela juĝisto en Zsadány (1897-1902), subnotario en Gönc (1902-1906), poste li estis ĵurnalisto kaj redaktoro en diversaj gazetoj, samtempe li okupiĝis pri heraldiko kaj genealogio. Inter 1927 kaj 1934 li estis oficisto en la Socia Asekura Instituto en Budapeŝto.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A nemesség. Útmutató az összes nemességi ügyekben. (manlibro, 1907)
- Magyar nemesi almanach. Az 1867–1909-ben magyar nemességre, bárói, grófi, hercegi méltóságra emelt családok (1910)
- Magyar nemes családok (11 volumoj, 1911-1932)
- Magyar nemesi családkönyv (1927)
- Magyar főrangú családok (1931)
- Magyar zsidó és zsidóeredetű családok (3 volumoj, 1937-1939)
- Családkönyv (1940)