Béla Lukács
LUKÁCS Béla [lukaĉ bela] estis hungara politikisto kaj ministro naskita la 27-an de aprilo 1847 en Zalatna kaj mortinta la 7-an de januaro 1901 en Budapeŝto.
Béla Lukács | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1847 en Zlatna |
Morto | 7-an de januaro 1901 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/2-1-3 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1860) ![]() |
Parencoj | Salamon Gajzágó (bopatro) ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |

Biografio
redaktiBéla Lukács pristudis juron en Budapeŝto kaj laboris kelkajn jarojn ĉe la financkortumo, poste en la financministerio. En 1872 li iĝis deputito Deákpartia. En 1886 li iĝis la prezidanto-direktoro de reorganizitaj Hungaraj Ŝtatfervojoj, ekde 1884 kun titolo kaj karaktero ministerikonsilanta, de 1887 ŝtatsekretario pri publiklaboraj kaj trafikaj aferoj, resp. de 1889 komercafera ŝtatsekretario. De la 16-a de julio 1892 ĝis la 15-a de januaro 1895 li estis ministro pri komercaferoj en registaroj de Gyula Szapáry kaj Sándor Wekerle. En la 1900-jara mondekspozicio de Parizo li estis la registarkomisaro de la hungara sekcio. La 16-an de majo 1899 oni elektis lin vicprezidanto de la Liberala Partio. Li memmortigis.
Verkoj
redakti- A magyar keleti vasút (Kolozsvár, 1870);
- Az 1848 – 49-iki pénzügy (Pest, 1871);
- Ausztria és Magyarország pénzügyei és adórendszere (Bp., 1876);
- Államháztartás és adózás Angol- és Franciaországban (Bp., 1884; li ricevis la grandpremion de MTA pro ĝi).