Béla Markup
Béla Markup, laŭ hungarlingve kutima nomordo Markup Béla estis hungara skulptisto.
Béla Markup | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1873 en Diósgyőr |
Morto | 3-an de julio 1945 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • ceramikisto |
Béla Markup [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1873 en Diósgyőr, li mortis la 3-an de julio 1945 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Béla Markup akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1890 [2]. Lia ĉefinstruisto estis Alajos Stróbl. Li estis tutlande konata pro 2 leonoskulptaĵoj ĉe ŝtuparo de Parlamentejo (Budapeŝto). Ankaŭ poste li ŝatis krei bestoskulptaĵojn, krome bustojn kaj monumentojn. Li ofte faris ornamskulptaĵojn en konstruaĵoj de Ignác Alpár. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1906-1940.
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Agrikulturo (supre), Atlas (malsupre)
-
Komerco (1924)
-
Malpeza industrio (1924)
-
Scienco (1924)
-
Peza industrio (1924)
-
Aglo en Győr
-
Leono en Kastelo Vajdahunyad
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
Referencoj redakti
- ↑ https://www.kozterkep.hu/a/1058/markup-bela.html
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-13. Alirita 2018-11-13.