Béla Pécz
Béla Pécz [bEla pEc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pécz Béla estas hungara fizikisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).
Béla Pécz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1961 (62-jaraĝa) en Celldömölk |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Béla Pécz[1] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1961 en Celldömölk.
Biografio
redaktiBéla Pécz akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1985. Post la diplomo li esploris en instituto. Li kandidatiĝis (CSc) en 1983, post jardeko li akiris sciencan gradon Ph.D., li doktoriĝis (DSc) en 2004 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1993-2013.
Lia esplora areo estas la elektrona mikroskopio kaj duonkonduktaĵoj, krome li grave kontribuis por disvastiĝi tiun teknikon enlande. Li ne nur uzis la elektromikroskopon, sed li ankaŭ kreis la kondiĉojn por ĝi. Lia nuna esplora areo estas GaN (III-V nitruroj) kun iliaj kombinaĵoj. Li atingis signifajn rezultojn pri la bonega termika kondukteco.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Comparative mass spectrometric study of AIII-BV compounds covered with gold layer (kunaŭtoro, 1985)
- Peculiar Lamellar Structure IN AL Single-crystals Grown IN Oxygen-doped AL And Al-sn Thin-films (kunaŭtoro, 1994)
- Nanohuzal- és nanocsőképződés GaAs/Au-rendszerben (kunaŭtoro, 2004)
- 12th Multinational Congress on Microscopy: MCM 2015 (kunredaktoro, 2015)
- Towards aluminum oxide/aluminum nitride insulating stacks on 4H–SiC by atomic layer deposition (kunaŭtoro, 2024)