Béla Rőder
hungara tornisto
Béla Rőder, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rőder Béla estis hungara tornisto, staĥanovisto.
Béla Rőder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1912 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 1984 en Hungario |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | tornisto |
Biografio
redaktiPri vivo de Béla Rőder plejparte mankas informoj. Dum la frua socialismo li estis lerta tornisto en fabriko de Csepel (distrikto) kaj partoprenis en la staĥanovista movado. En 1951 li fondis movadon por atingi pli grandan laborprodukton. Inter 1951-1955 li ricevis 4 ŝtatajn premiojn, aparte menciinda la plej grava premio Kossuth en 1952. Pri liaj laboroj inter 1948-1953 ofte estis legeblaj artikoloj, poste paŝo post paŝo la staĥanovismo formortis. En la sekvaj tempoj oni konas nenion pri li.