Béla Salamon [ŝalamon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Salamon Béla estis hungara aktoro, komikisto, teatrestro. Lia origina nomo estis (hungarsisteme) Saly Béla. Li apartenis al la plej signifaj hungaraj komikistoj.

Béla Salamon
Béla Salamon
Béla Salamon
Persona informo
Naskonomo Saly Béla
Naskiĝo la  4-an de marto 1885(nun 1885-03-04)
en Hungario Beregrákos (Hungara reĝlando)
Morto la 15-an de junio 1965
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktorokomikistoteatrestro
vdr
Béla Salamon

Béla Salamon [1] naskiĝis la 4-an de marto 1885 en Beregrákos (nuntempa Rakoŝino en Ukrainio), li mortis la 15-an de junio 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Salamon devenis el juda familio. Li frekventis bazlernejon en Berettyóújfalu, poste li lernis en Budapeŝto en juda lernejo, kie lia samklasano estis Gyula Kabos. Komence li estis sensukcese komercisto, poste li ricevis rolojn en pluraj kabaredoj. Li havis furoran sukceson en komikaĵo Jenő Gerő: Arĉkvarono en 1922. En la sekva jaro li jam estis kabaredestro (teatrestro). En la 1930-aj jaroj li estis en Berlino, krome li havis rolon en Operetoteatro (Budapeŝto) kaj li ofte estis figuranto en filmoj. Ekde 1939 li rajtis roladi nur antaŭ judoj. Post la 2-a mondmilito li revenis al la kabaredo ĝis la ŝtatiĝo, poste li apartenis al Teatro de Hungara Armeo. En 1951 li estis fondinta membro de Gaja Scenejo, kie li estis aktoro ĝismorte. Lia voĉo ofte estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio. Li ricevis premion en 1958.

Li edziĝis en 1915, samtempe li adoptis filon. Pro vidviĝo li denove edziĝis en 1936.

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • 1932 - Csókolj meg, édes!
  • 1937 - Hetenként egyszer láthatom
  • 1947 - Könnyű múzsa
  • 1952 - A képzett beteg
  • 1959 - Szerelemcsütörtök
  • 1964 - Ha én egyszer kinyitom a számat

Liaj libroj redakti

  • Hej, színművész (1939, 1957)
  • Szódásüveg és környéke (1964)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Rakoŝino (2006)

Fontoj redakti