Béla Zsitkovszky [ĵitkovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsitkovszky Béla estis hungara kameraisto, fotisto, pioniro de la hungara filmo. Lia familia nomvarianto estis Zitkovszky [zitkovski].

Béla Zsitkovszky
Béla Zsitkovszky
Béla Zsitkovszky
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de aprilo 1868(nun 1868-04-03)
en Hungario Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 16-an de septembro 1930
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisoroĉefkameraistofotisto
vdr

Béla Zsitkovszky[1][2] naskiĝis la 3-an de aprilo 1868 en Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Prešov en Slovakio), li mortis la 16-an de septembro 1930 en Budapeŝto.

La unua hungara filmo
Afiŝo pri la filmo

Biografio redakti

Béla Zsitkovszky lernis la fotadon de Károly Divald (lia estonta bopatro), poste li estis fotisto. Li profundigis siajn sciojn ankaŭ en Vieno. Baldaŭ li translokiĝis al Miskolc kaj akiris permeson en 1892 malfermi sendependan fotografian studion. Dum la jarmilfestoj en 1896 Li jam laboris en Budapeŝto. Inter 1899 kaj 1907 li havis fotan atelieron en tiu domego, kie nun situas la prestiĝa kinejo Uránia kaj Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). En la 1900-aj jaroj li faris multajn mutajn filmojn kiel kameraisto. En 1910 li estis nomumita teknika direktoro de kinejoj en Budapeŝto. En 1916 li fondis filman laboratorion. En 1928 li estis trudemerito.

Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto) redakti

  • A táncz (mallonga filmo, 1901); ankaŭ reĝisoro - la unua hungara filmo
  • A népfölkelő (1914)
  • Ágyú és harang (1915)
  • A Falu rossza (1916)
  • A Pál-utcai fiúk (1917)
  • A koldusgróf (1918)
  • A kétarcú asszony (1920)
  • Elnémult harangok (1922)

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • A szabadkai dráma (1909)

Fontoj redakti

Referencoj redakti