Bílý Potok (Javorník)

Bílý Potok (germane Weißbach, pole Biały Potok) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Javorník. Ĝi troviĝas 2 km nordokcidente de Javorník sur ŝoseo al municipo Bílá Voda kaj ĝis Paczków en Pollando.

Bílý Potok
germane Weißbach, pole Biały Potok
vilaĝo
Bílý Potok (Javorník).jpg
Preĝejo de sankta Laŭrenco
Oficiala nomo: Bílý Potok
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 104 2010
Situo Bílý Potok
 - alteco 287 m s. m.
 - koordinatoj 50° 24′ 41″ N 16° 59′ 41″ O / 50.41139 °N, 16.99472 °O / 50.41139; 16.99472 (mapo)
Katastro 12,01 km² (1 201 ha) Bílý Potok
Loĝantaro 230 (2011)
Denseco 19,15 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1310
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 70
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bílý Potok (Javorník)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

HistorioRedakti

Bílý Potok estas unuafoje menciata en la jaro 1310, sub nomo Wyzbach; tiam estis ĉi tie jam 20 lanoj, preĝejo kaj voktejo. Ĝi dekomence apartenis en posedaĵon de vroclava ĉefdiocezo kaj en la jaro 1420 estas menciata kiel konsisto de kastelo Jánský Vrch, ĉe kiu parto de la vilaĝo restis ĝis nuligo de patrimonia administrado en la jaro 1850. Alia parto de la vilaĝo, estiĝinta verŝajne el bienoj de la voktejo, estis episkopa feŭda bieno: unuafoje mencianta en la jaro 1527. Posedantoj de la feŭdo rapide ŝanĝiĝis. Lasta posedanto antaŭ la jaro 1848 estis fondinto de banloko Lázně Jeseník Vincenz Priessnitz, kiu aĉetis Hamberkon kaj Bílý Potok-on de Antonín von Wyschetzkyho en la jaro 1841.

La 1-an de januaro 1976 la ĝisnn memstara muunicipo Bílý Potok estis almembrigita al urbo Javorník.

Domaro de Bílý Potok estas Kohout (ĝis la jaro 1949 Hamberk, germane Hahnberg) situuanta nordokcidente de Bílý Potok (sed ununura ŝoseo de ĉi tie kondukas rekte al Javorník). Ĝi estis fondita ĉirkaŭ senjoruja korto, kespektive malgranda kastelo. Tiu estis poste sidejo de superularo, til oni komencis al feŭda bieno Bílý Potok diri bieno Hamberk.

Evoluo de nombro de loĝantojRedakti

Nombro de loĝantoj de Bílý Potok laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj.

Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1936 1947 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 992 990 874 827 853 808 772[p 1][p 2] 736 503 453 457 348 274 282 281[p 3]
  1. el tio: 10 ĉeĥoslovakoj, 743 germanoj; 761 ro. kat., 9 evang., 1 ĉsl.
  2. el tio: Bílý Potok 673, Hamberk (Kohout): 99
  3. el tio: Bílý Potok 279, Kohout: 2

En Bílý Potok estas registritaj 104 adresoj : 98 daŭraj objektoj kaj 6 dumtepaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 98 domoj, el tio 77 daŭre loĝataj.

PersonecojRedakti

Aktoro kaj verkisto Rudolf Rittner (30-an de junio 1869 e Bílý Potok – 4-an de februaro 1943 en Bílý Potok), kunlaboranto de Gerhart Hauptmann.