Javorník

Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javorník (apartigilo)

Javorník, Perlo de Riĥleba montaro estas malnovepoka, de multaj mitoj ŝpinita limregiona urbo en Ĉeĥio, situanta en lokoj, kie la plata Vidnava ebenaĵo abrupte transiras en Travná-n montetaron, la plej nordan subtutaĵon de Riĥleba montaro. La supra parto de Javorník ankoraŭ troviĝas en profunda valo de la samnomata rojo, kiu kondukas en najbarajn, sub administradon de Javorník falantaj montarajn vilaĝojn Travná kaj Zálesí. La centra parto de Javorník kaj la malsupra parto nomata Javorník Ves jam situas sur ebenaĵo. Al Javorník apartenas ankoraŭ vilaĝetoj Bílý Potok kaj Horní Hoštice. Vivas ĉi tie 2 607 loĝantoj (2022).

Javorník
germane Jauernig
urbo
Jánský vrch.jpg
Kastelo Jánský vrch
Javornik flag.svg
Flago
Javornik CoA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Javorník
Kromnomo: Perlo de Riĥleba montaro
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Transporto Fervojlinio 295
Memorindaĵo Jánský Vrch
Situo Javorník
 - alteco 295 m s. m.
 - koordinatoj 50° 23′ 27″ N 17° 00′ 17″ O / 50.39083 °N, 17.00472 °O / 50.39083; 17.00472 (mapo)
Areo 77,43 km² (7 743 ha)
Loĝantaro 2 607 (2022)
Denseco 33,67 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 70
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 536148
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Javorník (Jeseník District)
Retpaĝo: www.mestojavornik.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Belega dominaĵo de la urbo estas kruta Jánský vrch (345 m), sur kiu staras impona kastelo Jánský Vrch. La unuaj skribmencioj devenas el la jaro 1291, sed estas klare, ke Javorník estiĝis pli baldaŭ. En pasinteco kaj nuntempe Javorník estis kaj estas kultura kaj aŭtonomia centro de la tuta ĉirkaŭaĵo. Inter la plej signifajn konstruaj memorigaĵoj apartenas jam menciita kastelo Jánský Vrch komune kun belega kastelparko, tombeja preĝejo de sankta Kruco el la 13-a jarcento kaj preĝejo de La plej sankta Triopo el 1725. En la placo, proklamita urba memoriga zono, konserviĝis kelke da urbanaj domoj kun urbodomo.

TurismoRedakti

En la ĉirkaŭaĵo estas markita granda kvanto de turismaj vojoj kaj ciklovojoj, kiuj kondukos la vizitanton tra belega naturo de Riĥleba montaro. Dum kelke da minutoj oni povas viziti malnovepokajn polajn urbojn Zloty Stok, PaczkówOtmuchów aŭ ekz. grandegan Otmuchowan lagon.

Proksime de Javorník, en la t.n. Urba arbaro, vizitanto povas trovi kapelon de sankta Antonio, unikan rokrigardejon nomata Diablaj predikejoj. Sur ambaŭ deklivoj de Kankra valo staris en la pasinteco du gardoburgoj - Pustý zámek kaj Riĥleba burgo.

Kankra valo (ĉeĥe Račí údolí) estas naturrezervejo reg. n-ro 1964 situanta netutaj 3 km sudsudokcidente de urbo Javorník. En ĝi menciindas la Predikejoj de diablo.

Belvedero Borůvková hora troviĝas sur samnomata montopinto en Riĥleba montaro.