Zálesí (Javorník)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zálesí (apartigilo)

Zálesí (ĝis la jaro 1948 Valdek, germane WaldekWaldeck, pole Zalesie) estas domaro (loka parto) de urbo Javorník en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en montaro Riĥleba montaro, 6 km sudokcidente de Javorník. Vivas ĉi tie 25 loĝantoj (2021).

Zálesí
germane Waldek, pole Zalesie
domaro
Zálesí
Oficiala nomo: Zálesí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 43 2010
Situo Zálesí
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 27″ N 16° 55′ 52″ O / 50.35750 °N, 16.93111 °O / 50.35750; 16.93111 (mapo)
Plej alta punkto 726
Areo 19,28 km² (1 928 ha)
Loĝantaro 25 (2021)
Denseco 1,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1562
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 70
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zálesí (Javorník)
Portalo pri Ĉeĥio
Vido al Zálesí
Eksa doganejo en Černý kout

Historio redakti

Zálesí estiĝis dum la dua frue novepoka koloniigo farita de vroclavaj episkopoj en la 16-a jarcento; ĝi estas menciata unuafoje en la jaro 1562 (sub nomo Waldeg) kaj en la jaro 1585 ĉi tie jam estis 25 kamparanaj kaj 5 ĝardenistaj mastrumejoj. Nur ĝis fino de superulara administrado en la jaro 1850 ĝi apartenis al senjorujo Jánský Vrch de la vroclava episkopejo. En la vilaĝo ekzistis voktejo, sed ne feŭda kiel en vico da aliaj vilaĝoj en Jeseník-regiono. En la jaro 1637 estis ĉi tieaj loĝantoj liberigitaj de korveo. En la jaro 1751 estis en la vilaĝo konstruita preĝejo de sankta Barboro, apud kiu estis en la jaro 1785 establita eĉ romkatolika paroĥejo. Post tio, kiam la vilaĝo aperis en la jaro 1742 sur ŝtatlimo kun Prusio, nombro de ties loĝantoj ĝis la 19- jarcento ne plialtiĝis. La lokuloj vivtenis sin apud malmulte profitdona agrikulturo precipe per arbara mastrumado kaj per hejma ŝpinado de lino. En la jaro 1831 vizitis la vilaĝon epidemio de ĥolero.

En la 19-a jarcento ekzistis en Zálesí du kalkofarejoj, sed kiuj post la jaro 1900 pereis. Minejo por kalkoŝtono ĉesis esti uzata dum la unua respubliko, bazalta minejo en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Provoj mini ferercon komence de la 20-a jarcento ne estis sukcesaj. Sed somere de 1957 estis sur deklivoj de monto Prostřední vrch trovita vejnoj de uraninito, kiujn komencis en la jaro 1958 mini entrepreno Jáchymovské doly-závod Javorník. Iom post iom estis konstruitaj tri enkondukaj galerioj malfermantaj tri suprajn min-etaĝojn kaj senelirejan kavon al pli profundaj 4-a kaj 5-a etaĝoj. La vejno estis post dek jaroj de minado taksita kiel nebilanca kaj la minado estis en la jaro 1968 finita. Sume ĉi tie estis minitaj 405,3 tunojn da urania erco.

La limregiona situo de Zálesí bremsis ties evoluon jam ekde la jaro 1742, kaj des pli prefere dum komunista reĝimo en Ĉeĥoslovakio. Post la dua mondmilito ĝi estis nur malmulte alloĝiginta kaj ĝi subiĝis al iom post ioma pereo. Anstataŭ 91 domoj kalkulitaj en la jaro 1811 kaj 108 domoj en la jaro 1930 ili estas sole (en 2001) en la vilaĝo nur 25. Jam en la jaro 1950 la ĝisnun memstara vilaĝo estis alligita kiel domaro al municipo Travná kaj komune kun ĝi en la jaro 1960 alligita al Javorník. En la jaroj 1976-2002 - la tempo de la plej granda redukto de loĝantaro - Zálesí estis eĉ ne indikata kiel ties loka parto.

Nun la vilaĝo servas precipe al refreŝigado; ekde sezono 2005/2006 estas trafikata skicentro SKI Zálesí.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869604
1880615
1890598
1900554
1910505
1921474
JaroLoĝantoj
1930456
195051
196154
197025
198011
19917
JaroLoĝantoj
200120
201135
202125

Interesaĵoj redakti

  • Kapeleto sub Čedičový vrch
  • Forno por fari kalcian hidroksidon
  • Loko de eksa stacio de financa gardistaro en la tn. Černý kout (Schwarzberg)
  • Ŝaktoj de la eksa urania minejo, unika mineralogia trovejo de proksimume 140 diversaj specoj de mineraloj
  • Naturrezervejo Kankra valo (ĉeĥe: Račí údolí) - arbara kresko de praarbara karaktero, kiu estas kun vasta ĉirkaŭaĵo parto de eŭropa signifa loko Rychlebské hory - Račí údolí