Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Jeseník. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Uhelná (apartigilo).

Uhelná (ĝis la jaro 1948 ĝi nomiĝis Serksdorf) estas submontara vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Jeseník etendiĝanta sur norda montopiedo de monto nomata Suť (717 m). La malsupra parto de vilaĝo Uhelná situas en fekunda Vidnava valo, la supra fino de Uhelná sur montarpiedo de montaro Riĥleba montaro, pli precize sur ties subtutaĵo nomata Travenská montetaro. Vivas ĉi tie 469 loĝantoj (2023).

Uhelná
(Serksdorf)
germane Sörgsdorf
municipo
Statuo de Johano Nepomuka
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Uhelná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Situo Uhelná
 - alteco 276 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 34″ N 17° 01′ 26″ O / 50.35944 °N, 17.02389 °O / 50.35944; 17.02389 (mapo)
Areo 22,5 km² (2 250 ha)
Loĝantaro 469 (2023)
Denseco 20,84 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1290
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 68
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 541214
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 6
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Uhelná (Jeseník District)
Retpaĝo: www.uhelna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlčice, Skorošice, Javorník kaj Bernartice.

Historio redakti

Uhelná estis fondita en la 1-a duono de la 13-a jarcento. Dominaĵo de la vilaĝo estas preĝejo de sankta Katarino el la jaro 1801. En la pasinteco Uhelná famis pro siaj potfaristaj majstroj, en la 19-a jarcento ĉi tie estiĝis brikfabriko, kiu funkciis ĝis la 1-a duono de la 20-a jarcento. Proksime malantaŭ la vilaĝo ĝis la jaro 1957 oni minis ligniton, kio donis estiĝon de la nomon de tiu ĉi vilaĝo. Tiu ĉi supraĵa minejo estis nevole inundita, per tio estiĝis la hodiaŭa bela lago, la centrejo de somera refreŝigado.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 094
18802 121
18902 023
19001 825
19101 790
19211 729
JaroLoĝantoj
19301 792
1950715
1961790
1970643
1980556
1991531
JaroLoĝantoj
2001549
2014483
2016476
2017478
2018473
2019487
JaroLoĝantoj
2020473
2021477
2022463
2023469

Turismo redakti

En Uhelná kaj en la apuda parto de Riĥleba montaro ni povas trovi grandan kvanton de abelujoj, tio estas pro kvanto de belegaj kaj puraj montaraj herbejoj kaj arbaroj. Ankaŭ ni trovos ĉi tie kvanton de turismaj padoj kaj ciklopadoj, vintre idealaj terenoj por skikurantoj, kiuj gvidos nin tra belega regiono de eksaj kaj senĉese ekzistantaj montaraj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo de Uhelná.

Partoj de municipo redakti

Zastávka redakti

Zastávka (germane Stillstand) estas eksvilaĝeto proksime de vilaĝo Uhelná. La nomo venas de tio, ke en pasinteco oni malpermesis konstrui ion ajn en tiu ĉi regiono, en la ĉeĥa haltigita konstruaĵo (zastavena stavba). Pri la regiono de tiu ĉi vilaĝeto estis kverelo inter episkopoj de Vroclavo, kiuj posedis la vilaĝon Uhelná, kaj najbaraj aristokratoj de Maltitz, kiuj posedis bienon Vlčice.