Eble vi serĉas: Fořt

Dolní Fořt (germane Niederforst, Nieder-Forst, Nieder Forst) estas malgranda vilaĝo (domaro), kiu estas parto de municipo Uhelná en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 54 loĝantoj (2021). Ĝi konsistas el du grupoj de domoj - Dolní Fořt Mlatci-Zahradníci (esperante Draŝistoj-Ĝardenistoj) (germane Niederforst Dreschgärtner) kaj Dolní Fořt Domkáři (esperante Dometuloj) (germane Niederforst Pribnerleuten) – norde kaj nordoriente de Uhelná.

Dolní Fořt
germane Niederforst
vilaĝo
Detalo de kruceto en vilaĝo
Oficiala nomo: Dolní Fořt
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Uhelná
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Domoj 47 2010
Situo Dolní Fořt
 - alteco 276 m s. m.
 - koordinatoj 50° 22′ 45″ N 17° 01′ 52″ O / 50.37917 °N, 17.03111 °O / 50.37917; 17.03111 (mapo)
Katastro 3,84 km² (384 ha) Dolní Fořt
Loĝantaro 54 (2021)
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1372
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 68
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Fořt
Portalo pri Ĉeĥio

En la katastra terirorio de Dolní Fořt situas ankaŭ domaro kaj loka parto Horní Fořt.

Historio redakti

Nomo "Fořt" estas derivita de la germana "Forst" en senco de gardata arbaro. En loko de tiu ĉi "Suba arbaro" jam ekde la jaro 1372 estas menciata kortumo apartenanta al vroclava episkopo. Parton de tiu ĉi kortumo estis en la jaro 1557 disparceligita inter novajn ekloĝintojn kaj laŭ tiama posedanto de la kortumo Pribner ĝi estis nomita kiel homoj de Pribner - Pribnerleute(n), ĉeĥe pli poste Dometuloj. La alia parto de Dolní Fořt estis per forhakado kaj divido de parto episkopa arbaro en la jaro 1569 inter draŝistoj-Ĝardenistoj (Dreschgärtner), laŭ kiuj ĝi estis nomita.

Ambaŭ partoj de Dolní Fořt, Dometuloj kaj Draŝistoj-Ĝardenistoj, estis eksplicite agrikulturaj, iliaj loĝantoj laboris kampetojn de malpli granda amplekso. Ĝis fino de patrimonia administrado en 1850 ili restis en posedaĵo de vroclava episkopo enkadre de lia senjorujo Jánský Vrch. Poste ili estis enmembrigitaj kiel du memstaraj domaroj al municipo Uhelná, al kiu ili konstrue rekte ligas kaj kun kiu ili havis pluajn sortojn. Domaron Dolní Fořt Domkáři post la jaro 1950 ofice oni ne indikas kaj oni kalkulis ĝin kiel parton de domaro Dolní Fořt Mlatci-Zahradníci, ekde la 23-a de novembro 1990 nomita simple Dolní Fořt.

En la jaro 1836 estis en la parto Dometuloj 36 domoj kaj en la parto Draŝistoj-Ĝardenistoj 15, proksimume same ankaŭ je cent jaroj pli poste. En la jaro 2001 estis en ambaŭ partoj kalkulitaj sume 22 domoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869278
1880292
1890280
1900228
1910226
1921218
JaroLoĝantoj
1930203
1950116
1961123
197096
198066
199143
JaroLoĝantoj
200157
201148
202154

En Dolní Fořt estas registritaj 33 adresoj: 30 daŭraj objektoj kaj 3 dumtepa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 22 domoj, el tio 14 daŭre loĝigataj.

Fotogalerio redakti