Horní Fořt
- Eble vi serĉas: Fořt
Horní Fořt (germane Oberforst, Ober-Forst, Ober Forst) estas malgranda vilaĝo (domaro), kiu estas parto de municipo Uhelná en Ĉeĥio. La vilaĝo situas 1,5 km norde de Uhelná survoje ĝis Javorník. Vivas ĉi tie 43 loĝantoj (2021).
Horní Fořt | |
germane Oberforst | |
vilaĝo | |
Ŝtona sonorilejo: kultura memorindaĵo
| |
Oficiala nomo: Horní Fořt | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Uhelná |
Historiaj regionoj | Silezio, Sudetio |
Domoj | 21 2010 |
Rojo | Račí potok |
Situo | Horní Fořt |
- alteco | 297 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 22′ 31″ N 17° 00′ 54″ O / 50.37528 °N, 17.01500 °O (mapo) |
Loĝantaro | 43 (2021) |
Reliefo | Vidnava malaltebenaĵo |
Fondo | 17-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 790 68 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Horní Fořt | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
Domaron Horní Fořt fondis en la 17-a jarcento vroclava episkopo per forhakado de parto de samnomata Supra arbaro (germane: "Forst" estas ĉi tie en senco "ŝirmata, defendata arbaro"). Ĝi estas menciata unuafoje en la jaro 1669, kiam ĉi tie Johann Tümling (Timling) von Löwenberg, hetmano de la episkopa senjorujo Jánský Vrch establis kortumon kun kasteleto kaj muelejo, kiu estis pli poste avancita je memstara kavalira arbargardujo. Tiu pli poste apartenis al familioj Schubert-idoj kaj Schenkenbach-idoj.
En la jaro 1836 ĉi tie estis 15 domoj. Ekde la dua duono de la 19-a jarcento la posedantoj de la arbargardujan bienon klopodis fari industrian agadon kun prefere mallongtempaj rezultoj - estis ĉi tie ekde la jaro 1855 gisejo por prilabori arsenon el javorníka minejo, pli poste kreskas osta faruno kaj produktado de artefaritaj sterkoj. En la jaro 1913 estis ĉe la kortumo konstruitaj distilfarejo (ĝi funkciis ĝis 1961), sekigejo de terpomoj kaj ĝus nun funkcianta segejo. La bienon transprenis en la jaro 1949 Ŝtata bieno Javorník.
Horní Fořt estas dekomence de municipa establo en la jaro 1850 domaro de municipo Uhelná.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 179 |
1880 | 159 |
1890 | 143 |
1900 | 141 |
1910 | 139 |
1921 | 170 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 195 |
1950 | 132 |
1961 | 113 |
1970 | 109 |
1980 | 93 |
1991 | 71 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 75 |
2011 | 51 |
2021 | 43 |
En Horní Fořt estas registritaj 21 adresoj : 20 daŭraj objektoj kaj 1 dumtepa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 18 domoj, el tio 15 daŭre loĝigataj.
Turismo redakti
El Horní Fořt eblas iri al Kankra valo kaj al Dancejo en Kankra valo.
Fotogalerio redakti
-
Domo n-ro 2
-
Granda domo
-
Domo kun viva barilo
-
Montrilo al Račí údolí
-
Infana ludejo
-
Kapeleto