Dancejo en Kankra valo

Dancejo en Kankra valo, (ĉeĥe Tančírna v Račím údolí), antaŭe Georgshalle, estas secesia restoracio kun dancĉambrego, kiu troviĝas en Kankra valo apud Javorník en Riĥleba montaro en Ĉeĥio. Devene malkonstruiĝanta konstruaĵo, kies posedanto estas nove municipo Bernartice, estis post rekonstruo remalfermita la 24-an de julio 2015.

Dancejo en Kankra valo
(Georgshalle)
ĉeĥe: Tančírna v Račím údolí
konstruaĵo
Dancejo en la tago de solena malfermo post rekonstruo en la jaro 2014-2015
Oficiala nomo: Tančírna v Račím údolí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Parto de Kankra valo
Montaro Riĥleba montaro
Stilo Secesia konstruaĵo
Situo Dancejo en Kankra valo
 - koordinatoj 50° 22′ 07″ N 16° 59′ 46″ O / 50.36861 °N, 16.99611 °O / 50.36861; 16.99611 (mapo)
Konstruado 1906
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tančírna v Račím údolí
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Malantaŭ la konstruado de objekto de la dancejo, kiu servis kiel dancĉambrego, restoracio kaj pensiono, staris vroclava episkopo Georg von Kopp, laŭ kiu la konstruaĵo estis ankaŭ nomita Georgshalle. Konstrulaboroj okazis en la jaro 1906-1907 sur loko de detruita vapora segejo. Ĉirkaŭ la dancejo estis ankaŭ konstruita parko. La dancejo oste estis ŝatata ekskursloko por loĝantoj el Javorník kaj ĉirkaŭaj municipoj, al kiu kontribuis ankaŭ pluaj ekipaĵoj en Kankra valo (ekz. sume kvin elkrajejaj aŭ restoraciaj objektoj).

La dancejo servis al sia celo ĝis la dua mondmilito, sed dancamuzoj ĉie okazis ankoraŭ en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento.

 
Stato de la dancejo en la jaro 2014 (antaŭ komenco de la rekonstruo)

La konstruaĵo estis en proprumado de katolika eklezio ĝis la jaro 1954, poste ĝi fariĝis posedaĵo de ĉeĥoslovaka ŝtato, konkrete ĝi falis sub administradon de lerneja sekcio de Distrikta nacia komitato en Jeseník.

Dum sekvantaj dekjaroj alternis kelke da proprumantoj: Ĉeĥoslovakaj ŝtataj arbaroj, Unueca agrikultura kooperativo kaj fine Ĉeĥaj fervojoj. Post la jaro 2000 prikonsideris aĉeti kaj transloĝigi la dancejon unue Ostrava (la konstruaĵo devis esti lokigita en proksimeco de Sileziaostrava burgo) kaj poste Loučná nad Desnou, sed ambaŭ intencoj frakasiĝis. En la jaro 2007 aĉetis la objekton de Ĉeĥaj fervojoj municipo Bernartice. La municipo sukcesis akiri doton por renovigi la malkonstruiĝantan objekton nur en la jaro 2014 kaj la saman jaron estis komencita rekonstruo ĝis la devena stato, kiu daŭris ĝis somero de la sekvanta jaro. Nuntempe en Dancejo okazas kulturaj kaj sociaj agado, kiel estas koncertoj, ekspozicioj, prelegoj, dancvesperoj kaj literaturaj legadoj.

Vidu ankaŭ redakti