Bernartice (distrikto Jeseník)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bernartice

Bernartice estas malnovepoka limregiona vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Jeseník situanta meze de la t.n. Silezia Haná, fekunda regiono sur limo de Vidnava ebenaĵo kaj Žulovská montetaro. Tra Bernartice trafluas Studený rojo. La supra parto de la vilaĝo komune kun apuda vilaĝeto Buková situas en neprofunda valo, kiun tiu ĉi rojo kreis. La centra kaj ĉefe la malsupra partoj de Bernartice jam situas en la praktiko en ebenaĵo kaj regule ĝi transiras en la polan vilaĝon Dziewiętlice. Bernartice situas precize je duono de la vojo inter grandaj lagoj en Pollando kaj inter montopintoj de Riĥleba montaro. Dum 20 minutoj da veturado per biciklo ni povas baniĝi en bela lago nomata Otmuchowa lago aŭ kolekti fungojn en ombrejo de riĥlebaj arbaroj.

Bernartice
germane Barzdorf, pole Bernacice
municipo
Bernartice el vojo n-ro 457 kondukanta de Vidnava
Blazono
Oficiala nomo: Bernartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Žulova montetaro
Transporto Fervojlinio 295
Rojoj
Situo Bernartice
 - alteco 247 m s. m.
 - koordinatoj 50° 22′ 42″ N 17° 05′ 09″ O / 50.37833 °N, 17.08583 °O / 50.37833; 17.08583 (mapo)
Areo 28,51 km² (2 851 ha)
Loĝantaro 868 (2023)
Denseco 30,45 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 57
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 524891
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bernartice (Jeseník District)
Retpaĝo: www.bernartice.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Vivas ĉi tie 868 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlčice, Javorník, Kobylá nad Vidnavkou, Žulová, Velká Kraš kaj Uhelná.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1284, sed ekzistas pruvoj pri multe pli malnova loĝigo. La plej signifaj memorigaĵoj estas sendube ega preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo el la 13-a jarcento kun karakterizaj slavaj influoj. Plua memorigaĵo estas kasteleto kaj kripto de familio Latzelidoj sur loka tombejo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 057
18803 368
18903 063
19002 951
19102 810
19212 623
JaroLoĝantoj
19302 631
19501 200
19611 188
19701 067
1980898
1991884
JaroLoĝantoj
2001911
2011838
2014908
2016922
2017923
2018910
JaroLoĝantoj
2019882
2020861
2021783
2022856
2023868

Vidu ankaŭ redakti