Predikejoj de diablo (Kankra valo)
Predikejoj de diablo (ĉeĥe: Čertovy kazatelny) estas rokoj kaj roka belvedero sur teritorio de natura rezervejo Kankra valo ĉe Javorník en Silezio (distrikto Jeseník, Regiono Olomouc).
Predikejoj de diablo | |
ĉeĥe: Čertovy kazatelny | |
rokaj formacioj - predikejoj | |
Roka belvedero sur Predikejoj de diablo en Kankra valo ĉe Javorník
| |
Oficiala nomo: Čertovy kazatelny | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Javorník |
Historiaj regionoj | Silezio, Sudetio |
Parto de | Kankra valo |
Montaro | Riĥleba montaro |
Rojo | Račí potok |
Situo | Predikejoj de diablo |
- alteco | 348 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 22′ 12″ N 16° 59′ 56″ O / 50.37000 °N, 16.99889 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Karakterizo
redaktiGeomorfologio
redaktiLa roka elstaraĵo, kiu elstaras super kanjona valo de rojo Račí potok, estas gnejsa rokformacio kun 13 metroj alta rokmuro sur suda parto. Sub la roka elstaraĵo troviĝas kelke da malpli grandaj roketoj, kiuj estas simile, kiel la roka belvedero, sekurigitaj per fera balustrado.
Geologio
redaktiLa roka submetaĵo estas kreita de gieralta facio de gnejsoj el Sněžník. Alternas en ili situoj karakterize direktitaj biotitaj gnejsoj kun situoj sen karakteriza direktigo. Sur kontraŭapuda bordo de Račí potok aperas en medio de granulitikaj gnejsoj helaj kaj piroksenaj granulitoj. Kelke da dekoj de metroj en okcidenta direkto de Predikejo de diablo troviĝas strio de granatikaj aplitikaj gnejsoj. La gnejsa komplekso estas intense montetarformita kaj en proksimeco de randa sudeta rompa sistemo forte tektonike difektita. Ĉe montopiedo de la ravino estas en gieraltaj gnejsoj amfibolitaj brekcioj.
Protekto
redaktiLa predikejoj de diablo estas signifa konsisto de la naturrezervejo Kankra valo, la premita valo kun abruptaj, preskaŭ 140 metroj altaj deklivoj kun multnombraj rokaj elstaraĵoj, kun karakterizaj arbaroj kaj kun faga kreskaĵaro de praarbara karaktero.
Alirebleco
redaktiLa predikejoj de diablo estas proksimaj de kastelo de Javorník per aerlinio 2,5 km, vojo sur ruĝa marko, kunliganta kun vojlinio de Instruiga vojo tra Riĥleba montaro, estas longa proksimume 3 km. Alveturo per aŭtomobilo eblas sur ŝoseo I/60, kondukanta el Jeseník ĝis Javorník. Alveturi eblas ĝis turista parkumejo en Kankra valo. De tie restas jam nur 250 metroj al infocentro Dancejo en Kankra valo, de kiu kondukas verde markita turisma vojo supren al la roka belvedero. La plej proksima stacidomo estas Javorník ve Slezsku, finstacio de unurela regiona fervojlinio, liganta en Lipová-lázně al linio n-ro 292 Šumperk - Krnov.