Horní Hoštice

Horní Hoštice (germane Ober-Gostitz, pole Gościce Górne) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Javorník. Ĝi troviĝas 4,5 km nordokcidente de Javorník sur ŝoseo al municipo Bílá Voda.

Horní Hoštice
germane Ober-Gostitz, pole Gościce Górne
vilaĝo
Horní Hoštice J. Obchod.jpg
Vendejo en Horní Hoštice
Oficiala nomo: Horní Hoštice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 47 2010
Situo Horní Hoštice
 - alteco 311 m s. m.
 - koordinatoj 50° 25′ 00″ N 16° 56′ 56″ O / 50.41667 °N, 16.94889 °O / 50.41667; 16.94889 (mapo)
Katastro 21,77 km² (2 177 ha) Horní Hoštice, Hundorf
Loĝantaro 75 (2011)
Denseco 3,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1296
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 70
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Horní Hoštice
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

HistorioRedakti

Horní Hoštice estas unuafoje menciata en la jaro 1296, kiam ĉi tie estis 9 lanoj kaj voktejo. Plej malfrue en la 16-a jarcento la vilaĝo kiel episkopa feŭdo venis en posedaĵon de urbo Pačkov (germane Patschkau, pole Paczków, nun en Pollando), en kies posedaĵo Horní Hoštice restis ĝis fino de patrimonia administrado en la jaro 1850 kaj ĉi tiea grandbieno ĝis la dua mondmilito.

Post enkonduko de municipa establo en 1850 Horní Hoštice estis unue domaro de municipo Bílý Potok kaj nur en la jaro 1869 ĝi fariĝis memstara municipo. En la jaro 1963 ĝi estis denove alligita al Bílý Potok kaj la 1-an de januaro 1976 ĝi fariĝis komune kun ĝi parto de urbo Javorník.

Evoluo de nombro de loĝantojRedakti

Nombro de loĝantoj de Horní Hoštice laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj.

Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1939 1947 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 567 533 509 433 423 404 394[p 1][p 2] 375 194 238 181 158 103 93 114[p 3]
  1. el tio: 352 germanoj, 42 fremduloj; 392 rom. kat., 2 sen konfesio.
  2. el tio: Horní Hoštice 390, Hundorf: 4
  3. el tio: Horní Hoštice: 114, Hundorf: 0

En Horní Hoštice estas registritaj 47 adresoj : 36 daŭraj objektoj kaj 11 dumtepaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 42 domoj, el tio 22 daŭre loĝataj.

FotogalerioRedakti