Bőny (bonj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Győr. La nomo estas praturke gentestro. En 895 kune kun la hungaroj alvenis ankaŭ turkaj etgentoj.

Situo redakti

La komunumo situas laŭ la flankovojo inter Győr kaj Tata, aŭtoŝoseo M1 Budapeŝto-Vieno estas ne tro for. Proksime estas urbo Bábolna.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, dum la bronzepoko, de romianoj. Post la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. En 1959 la komunumo ricevis rangon socialista vilaĝo pro 6 funkciantaj kolĥozoj.

Vidindaĵoj estas nobeldomo de Bothmer (nun vilaĝdomo) kaj luterana, kalvinana, katolika preĝejoj.