Pál Balkányi

hungara esperantisto
(Alidirektita el BALKÁNYI Pál)

BALKÁNYI Pál (Paŭlo) (balkanji), (ps. Vera Nurhom; P. B.) (naskiĝis la 11-an de marto 1894 en Budapest, mortis la 25-an de februaro 1977 samurbe) estis hungara esperantisto, bankoficisto.

Pál Balkányi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1894 (1894-03-11)
en Budapeŝto
Morto 25-an de februaro 1977 (1977-02-25) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto • bankisto • lingvisto
vdr

Li eklernis la Internacian Lingvon en 1909 kaj rapide fariĝis unu el la plej fervoraj propagandistoj de Esperanto, por resti tia preskaŭ sep plenajn jardekojn. De 1912 li laboris energie kaj tre diversflanke por Esperanto. Al la nomo de Balkányi oni ligas en Hungario la unuan Esperanto-ekspozicion en lernejo, okazintan jam en 1913. En 1918 li fondis la Propagandan Komitaton sub prezidanteco de famaj hungaroj, samjare aranĝis Esperantan fakon en la Budapeŝta Milita Ekspozicio. De 1918 ĝis 1928 aranĝis ĉiujare Esperanto-Standon ĉe la Budapeŝta Internacia Foiro. 1918 kunhelpis revigligi HES, gvidis kursojn. Jam en 1919 li fariĝis delegito kaj en 1922 ĉefdelegito de UEA, kiujn funkciojn li modele plenumis dum pluraj jardekoj.

Multon li zorgis pri la gazetara propaganda servo. La Internacia Foiro kaj la Ĉefurba Fremduloficejo je lia iniciato uzis grandskale Esperanton. De 1929 li organizis viglan movadon inter la skoltoj kun rimarkinda sukceso. Li reprezentis la Budapeŝtan komercan ĉambron en la konferencoj de Venezia, Paris kaj Frankfurt, parolis eksterlande kaj en Budapeŝto per radio Esperante. Entute depost la milito la plej fervora hungara propagandisto. Estis kunlaboranto de La Revuo, HDE k. a. Verkis kelkajn novelojn.

Kiel profesia banka kaj komerca funkciulo, Balkányi iniciatis multajn aplikojn de la Internacia Lingvo en tiuj medioj. Al lia nomo ligiĝas sennombraj prelegoj pri Esperanto, kursoj, ekspozicioj, amasego da informaj artikoloj, grandega korespondado kaj enorma kvanto de ĉiaspeca praktika laboro movada inkluzive la organizon de forta kaj modela informa fako, kiu rezultigis centojn da artikoloj kaj novaĵoj pri Esperanto en la hungara gazetaro.

Ĝenerale oni konsideras Balkányi la ĉefa aktivulo en la hungara Esperanto-movado inter la du mondmilitoj. Krome al Balkányi iras la ĉefaj meritoj pro la revigligo de la Movado en Hungario post la Dua mondmilito.

Kvankam li foje verkis kelkajn noveletojn, Balkányi ne postlasis proprajn librovolumojn. Li apartenas al tiu elito movada, kiu sian famon gajnis unuavice per pena organiza vojo kaj ne per furoro de siaj beletraĵoj. Tamen, Balkányi estis pli ol intime ligita al la beletraj rondoj de Literatura Mondo, por kiu li elektis la nomon (laŭ Kalocsay). Cetere, la Movado ŝuldas al Balkányi i.a. la lanĉon de la nomo Kalocsay, kies unuan libron, Mondo kaj Koro, eldonis ĝuste Balkányi en 1921. Li estis ĉefkunlaboranto de la unua eldono de Enciklopedio de Esperanto kaj ĝis siaj lastaj tagoj ludis la saman rolon en Hungara Vivo.

Verkoj redakti

  • Bonhumoraj rakontoj de nuntempaj verkistoj (Trad. Paulo Balkányi, Elinjo Faludi, Karlo Tilkovszky, Agata Hanziroviĉ, Emeriko Kepes -Budapest, 1921. - 31 p.)
  • Sós, Ernest: Dictionnaire actuariel des langues Esperanto-allemande-anglaise et française (Kunlaboris: Robert Kreuz, Paul Balkányi, Karl Goldziher. - Budapest, proks. 1929)