Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BEJO-ataŝeo estas konkurso de tempo al tempo okazigata de BEJO - Brazila Esperantista Junulara Organizo. La celo estas premii brazilan junan esperantiston laŭ sia retoriko kaj kono de Esperanto per vojaĝo al Eŭropo meze de la jaro, tiel ke tiu junulo havu la oportunon partopreni en tutmondaj kongresoj, tio estas la Universala Kongreso kaj la Internacia Junulara Kongreso kaj ankaŭ en regionaj aranĝoj, kaj prelegi pri la brazilaj kulturo kaj Esperanto-movado. Ĝi okazas ekde 2006 kaj vojaĝigis jam 4 junulojn. Komence la konkurso postulis eseon, sed nuntempe la interesatoj devas ĉeesti la Brazilan Kongreson de Esperanto, kaj prelegi pri temo antaŭe elektita de la organizantoj, antaŭ 3-4 juĝantoj (kutime reprezentantoj de la junulara kaj nejunulara movadoj), kiuj elektas la plej bonan ĉefe laŭ lingva kapablo kaj kvalito de la argumentoj prezentitaj. La tiel nomata "Junulara Fonduso" de BEL estas tute dediĉita al realigo de tiu konkurso.

Partoprenintoj en la 4-a konkurso en Manaŭso, januaro 2016

Historio redakti

En 2004 unuafoje BEJO estis disputata de du grupoj. Pedro Cavalheiro kaj Flavio Rebelo kandidatiĝis kaj Pedro, la nova prezidanto, estis tiu, kiu elpensis la konkurson. Dum la Brazila Kongreso en 2005 (Porto Alegre), la konkurso estis anoncita, kaj en 2006 (Campinas) partoprenis la lokano Lucas Vignoli Reis kaj Daniel Haddad, venkis la unua.

En 2007 (Rio de Janeiro) Pedro anoncis la 2-an konkurson, kiu okazis en la sekva jaro (Fortaleza). La nura konkursano estis Dominique Vieira, kiu tiam estis prilaboranta sian doktoriĝon pri Antikva Historio, kaj nuntempe estas universitata profesoro. La eseo poste iĝis akademia artikolo, kies titolo estas "Respondo al propono de Esperanto kiel lingvo universala laŭ la perspektivo de la identeca problemo". Post la vojaĝo, Dominique kreis la sciencan revuon Teleskopo, kiu malaperis post la tria eldono.

La 3-a konkurso okazis nur en 2013 (Barra dos Garças) pro manko de mono en la Junulara Fonduso. Organizis ĝin la tiama prezidanto Rafael Zerbetto, kasisto Fernando Maia kaj Ricardo Dias Almeida. Tiufoje venkis Eulea Elias Gonçalves, kiu kun tri aliaj konkursanoj: Luana França, Juliana Evandro kaj Régis Castro verkis eseojn pri la temo "Esperanto kaj Daŭripova Evoluo.

Ana Ribeiro, Sarah Monteiro kaj Danilo Bastos estis nomumitaj en 2015 (Rio de Janeiro) por organizi la 4-an konkurson. Kaj en januaro 2016 (Manaus) la konkursanoj devis en siaj prelegoj respondi al la jena demando: "Ĉu la grandeco de Brazilo estas baro al kresko de la esperanta movado?". Partoprenis Querino Neto, Marcionilo Vasconcelos, Maycon Fernandes, Raul Cândido, la venkinto Lucas Barbosa, krome kandidatiĝis ankaŭ Eduardo Paiva kaj Vinicius Pereira, sed ili ne partoprenis en la Brazila Kongreso.

Eksteraj Ligiloj redakti