Bajbulat Mardanov

tatara aŭtoro, esperantisto kaj TEJO-ano
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bajbulat MARDANOV (tatare بايبولاد مردانۋ; naskiĝis la 6-an de Februaro 2004) estas tatara aŭtoro[1] , esperantisto kaj TEJO-ano. Bajbulat estas poligloto kaj flue parolas la tataran (denaske), la anglan, la turkan, la baŝkiran kaj Esperanton.

Bajbulat Mardanov
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 2004 (2004-02-06) (19-jara)
en Kazano
Lingvoj tataraanglaturkabaŝkiraEsperanto
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Liceo-Internulejo №2
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Frua vivoRedakti

Bajbulat naskiĝis la 6-an de Februaro de la jaro 2004 en tatara familio en Kazano, la ĉefurbo de Tatario.

EdukoRedakti

Bajbulat studas en Liceo-Internulejo №2 en Kazano. En la jaro 2021 Bajbulat prelegis pri la tatara en la Kazana Federala Universitato.

Esperantista agadoRedakti

Bajbulat membras en TEJO kaj estas ano de la komisiono "Adoleska agado" de TEJO.

ReferencojRedakti

  1. http://www.kazanobr.ru/node/5628