Balenopteredoj
Rorkvaloj aŭ Balenopteredoj (Balaenopteridae) estas la plej granda grupo de lamenbalenoj, nome familio kun naŭ vivantaj specioj en du genroj. Ili inkludas tion kio estas konsiderita la plej granda animalo kiu iam vivis, nome la blua baleno, kiu povas atingi 180 tunojn, kaj la kutima rorkvalo, kiu atingas 120 tunojn; eĉ la plej malgranda el la grupo, nome la nana balenoptero, atingas 9 tunojn.
Balenopteredoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝiba baleno, Megaptera novaeangliae
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Trajtoj
redaktiĈiuj membroj de la familio havas serion de longecaj faldoj el sub la buŝo reen al la umbiliko (escepte ĉe la norda balenoptero kaj la nana balenoptero, kiuj havas pli mallongajn faldojn). Tiuj saketoj permesas al la buŝo etendiĝi enorme dum manĝado, kio "ebligas, ke ili englutu grandajn kvantojn de manĝo kaj de akvo per unusola engluto".[1] Tiuj "plisitaj gorĝofaldoj" distingas balenopteredojn el aliaj balenoj.[2]
Rorkvaloj estas sveltaj kaj aerodinamikaj, kompare kun siaj parencoj, la veraj balenoj, kaj plej havas mallarĝajn, longecajn naĝilojn. Ili havas dorsan naĝilon, situan ĉirkaŭ je du trionoj malantaŭen. Rorkvaloj manĝas englutante akvon, kaj poste forpelante ĝin tra la balenlamenoj uzate sian langon. Ili manĝas krustulojn, kiel krilo, sed ankaŭ variajn fiŝojn, kiel haringoj kaj sardinoj.[3]
Taksonomio
redakti- familio: Balenopteredoj - Balaenopteridae (6 specioj)
- genro: † plesioceto - Plesiocetus
- genro: † notioceto - Notiocetus
- genro: Balenopteroj - Balaenoptera
- † balenoptero kortesa - Balaenoptera cortesii
- Balenoptero, Rorkvalo aŭ balenoptero finvalo - Balaenoptera physalus
- Akrapinta baleno aŭ Nana balenoptero por la sudhemisfera specio - Balaenoptera acutorostrata (aŭ Pterobalaena acutorostrata)
- Balaenoptera bonaerensis (aŭ Pterobalaena bonaerensis)
- Blua baleno - Balaenoptera musculus (aŭ Rorqualus musculus)
- Balaenoptera omurai (aŭ Rorqualus omurai)
- Norda balenoptero - Balaenoptera borealis (aŭ Rorqualus borealis)
- Balaenoptera brydei (aŭ Rorqualus brydei)
- Balaenoptera edeni (aŭ Rorqualus edeni)
- Balaenoptera ricei
- genro: megaptero (Bopso) - Megaptera
- Ĝiba baleno aŭ megaptero ĝibdorsa - Megaptera novaeangliae
Notoj
redakti- ↑ Minasian, Stanley M.; Balcomb, Kenneth C.; Foster, Larry, eds. (1984). The World's Whales: The Complete Illustrated Guide. New York: The Smithsonian Institution. p. 18. ISBN 0-89599-014-8.
- ↑ Minasian kaj aliaj.
- ↑ Gambell, Ray (1984). Macdonald, D, ed. The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File. pp. 222–225. ISBN 0-87196-871-1.