Balkana kampanjo

(Alidirektita el Balkanaj kampanjoj)

La Balkana kampanjoBalkanaj kampanjoj de la Dua Mondmilito ekis per la Itala invado de Grekio en la 28a de Oktobro 1940. En la komencaj monatoj de 1941, la ofensivo fare de Italio estis stagnita kaj greka kontraŭ-ofensivo estis pelinta en Albanion. Germanio utilis sian helpon al Italio por deploji trupojn al Rumanio kaj Bulgario kaj por ataki Grekion el oriento. Dume, la Britoj surterigis trupojn kaj aviadilojn por subteni la grekajn defendojn. Puĉo en Jugoslavio la 27an de Marto okazigis ke Adolf Hitler ordonu la konkeron de tiu lando.

Germanaj paraŝutistoj en Kreto en 1941.
Situacio en Eŭropo Maje/Junie 1941 je la fino de la Balkana Kampanjo, tuj antaŭ la Operaco Barbaroso.

Disvolviĝo redakti

La invado de Jugoslavio fare de Germanio kaj de Italio ekis la 6an de Aprilo, samtempe kun la nova Batalo de Grekio; la 11-an Aprilo, Hungario aliĝis al la invado. Ĉirkaŭ la 17a de Aprilo la jugoslavoj estis subskribintaj batalpaŭzon, kaj ĉirkaŭ la 30a de Aprilo la tuton de la kontinenta teritorio de Grekio estis sub germana aŭ itala kontrolo. La 20an de Majo Germanio invadis Kreton elaere, kaj ĉirkaŭ la 1a de Junio la restintaj grekaj kaj britaj fortoj en la insulo estis kapitulacintaj. Kvankam ĝi ne partoprenis en la atakoj de Aprilo, Bulgario okupis partojn kaj de Jugoslavio kaj de Grekio tuj post la cetero de la milito en la Balkanoj.

La ĉefaj kampanjoj estis la jenaj:

Ĉirkaŭ la 1a de Junio 1941, la tuta Albanio, Jugoslavio kaj Grekio estis sun kontrolo de la Akso. Grekio suferis triopan okupadon (Germanio, Italio kaj Bulgario), kaj Jugoslavio estis dissolvita kaj okupita. Germanio estis akirinta gravan strategian avantaĝon: nome rekta aliro al la Mediteraneo. La 20an de Aprilo 1941, la armeo de Bulgario (spite nepartopreno en dekomencaj invadoj) okupis plej el Okcidenta Trakio kaj la grekan provincon de orienta Makedonio, kiu estis dekomence jam konkerita de Germanio, kun la celo restaŭri sian aliron de antaŭ la Unua mondmilito al la Egea Maro. Bulgaraj trupoj okupis ankaŭ multon de Orienta Serbio, kie la tiel nomita Vardar Banovina estis dividita inter Bulgario kaj Italio.

Bataloj redakti