Banja

urbo en Bulgario
Tiu ĉi artikolo traktas la bulgarian urbon Banja. Pri la rusia speco de vaporbanejo vidu la artikolon vaporbanejo.

Banja (bulgare Баня) estas urbo en la komunumo (obŝtina) Karlovo en la bulgara provinco Plovdiv. Ĝi situas 47 km norde de Plovdiv kaj 12 km sud-oriente de Karlovo. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 3 019 loĝantoj sur areo de 36,5 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 83 loĝantoj/km². La rivero Strjama preterfluas okcidente de la urbo.

Banja · Баня
kuracloko • kmetstvo of Bulgaria • urbo en Bulgario
Administrado
Lando  Bulgario
Provinco provinco Plovdiv
Poŝtkodo 4360
Aŭtokodo РВ
Telefonkodo 03132
Demografio
Loĝantaro 3 019  (2024) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 24° 50′ O (mapo)42.54533424.830358Koordinatoj: 42° 33′ N, 24° 50′ O (mapo) [+]
Alto 295 m [+]
Areo 36,5 km² (3 650 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Banja · Баня (Bulgario)
Banja · Баня (Bulgario)
DEC
Banja · Баня
Banja · Баня
Situo de Banja · Баня

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Banya (city) [+]
vdr

En Banja ekzistas naŭ termofontoj, kiuj interalie nutras publikan naĝejon. La fontoj kutime estas nomataj Karlovaj Mineralaj Banejoj (Карловски минерални бани). La bulgara vorto "Banja" signifas "banejo". En 1927 tie gastis caro Boriso la 3-a, kiu pro la mildigo de sia reŭmatismo tie konstruis propran domon. Por li oni konstruis la "Caran Banejon" (Царската баня).

La kuraca efiko de la minerala akvo estas ekonomie grava por la urbo. Aliaj komercaj aktivadoj estas pri la kultivado de vino kaj rozoj (por produkti oleon).

Banja estas regula trejnejo de la junula nacia futbal-teamo kaj de regionaj futbalaj kluboj.

Referencoj redakti