Banko de Ĉinio

Banko de Ĉinio (ankaŭ Bank of China en angla; en tradicia ĉina, 中國銀行; en simpligita ĉina, 中国银行; en pinjino, Zhōngguó Yínháng ofte mallongigita kiel 中銀 aŭ 中行), estas unu de la kvar komercaj bankoj propraĵo de la ŝtato plej granda de Ĉinio. Ĝi estis fondita en 1912 fare de la Registaro de la Respubliko Ĉinio, anstataŭe de la Banko de la Registaro de la Imperia Ĉinio. Ĝi estas la plej antikva banko de Ĉinio. Ekde sia kreado ĝis 1942, ĝi elsendis monbiletojn nome de la Registaro de la Respubliko Ĉinio, kun la "Kvar Grandaj" tiamaj bankoj: nome la Centra Banko de la Respubliko Ĉinio, la Ĉina Agrikultura Banko kaj la Banko de la Komunikado. Kvankam dekomence ĝi funkciis kiel la centra benko de Ĉinio, en 1948 la Ĉina Popola Banko, ekhavis tiun funkcion. Poste, la Banko de Ĉinio iĝis banko pure komerca. Ĝi estas la kvara plej granda banko en la mondo. Ĝi havas sidejon en distrikto Ksiĉeng, Pekino.

Sidejo en Pekino.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Bank of China, A History of the Bank of China, 1912-1949, Beijing: 1999.

Eksteraj ligilojRedakti