Barato en la Somera Olimpiko 1980

sporta delegacio

La barata teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 76 sportistojn. Ili partoprenis en 8 fakoj. La sportistoj atingis unu oran medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 23-an rangon.

Barato en la Somera Olimpiko 1980
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
Flagtenanto: 
Sportistoj 76 en 8 fakoj
Medaloj
rango: 23
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
1
vdr

La Barata Olimpika Asocio, kiu oficialiĝis en 1927, subtenis la baratan teamon.

olimpika emblemo
olimpika emblemo

Kiel en sep el ok pasintaj olimpikoj inter 1928 kaj 2964, la vira hokea teamo en la olimpiko denove sukcesis pri ora medalo. Tamen necesas limigi tiun sukceson: en la lasta olimpiko de 1976 la teamo malvenkis kontraŭ la teamoj de Aŭstralio, Nederlando kaj okcidenta Germanio. Ĉiuj tiuj hokeaj teamoj pro la bojkoto kontraŭ Sovetunio kaŭze de la antaŭa invado de Afganio fare de la Ruĝa Armeo ne partoprenis en la hokea konkurso, same malĉeestis ses pliaj kutime bonaj teamoj, ekzemple Pakistano, kaj fine ĉeestis nur kvar internacie sukcesaj teamoj: Barato, Hispanio, Sovetunio kaj Pollando - el ili la barata teamo estis la absoluta favorito. Ĉar la regularoj postulis minimume ses teamojn, inter ili minimume unu el Afriko kaj el Ameriko, aldone invitiĝis la kompare malpli spertaj teamoj de Kubo kaj Tanzanio, anstataŭ la pli bonaj teamoj de Argentino kaj Kanjo, kiuj estis inter la bojkotantoj. Tiel la ora medalo de 1980 estis malpli heroa ol la antaŭaj olimpikaj venkoj ekde 1928. Samtempe necesas substreki, ke en iuj sportaj disciplinoj la bojkoto signife malfaciligis la okazadon de la konkursoj, ĉar ne en ĉiuj disciplinoj sportistoj el la landoj de la Varsovia Pakto povis anstataŭigi la mankantajn kunsportistojn el la bojkotantaj teamoj.

Eksteraj ligiloj redakti