Nudpiedulo-Preĝejo

muzeo en Svislando
(Alidirektita el Barfüsserkirche)

La Nudpiedulo-Preĝejo (germane Barfüsserkirche pli frue ankaŭ Franziskanerkirche signifante franciskana preĝejo) staras en la urbo Bazelo en Svisujo. Ĝi estas iama monaĥopreĝejo kaj loĝigas nun la muzeon por historio de la Historia Muzeo Bazelo. Je centra pozicio en la urbocentro de Bazelo, la preĝejo superregas la placon Barfüsserplatz.

Nudpiedulo-Preĝejo
muzeokristana preĝejo [+]

LandoSvislando
SituoBazelo
- koordinatoj47° 33′ 16″ N, 7° 35′ 26″ O (mapo)47.5544583333337.5905916666667Koordinatoj: 47° 33′ 16″ N, 7° 35′ 26″ O; CH1903: 611439 / 267094 (mapo)

Nudpiedulo-Preĝejo (Bazelo Urba)
Nudpiedulo-Preĝejo (Bazelo Urba)
DEC
Lokigo de Bazelo Urba en Svislando
Map
Nudpiedulo-Preĝejo

Vikimedia Komunejo:  Barfüsserkirche (Basel) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Nudpiedulo-Preĝejo kaj Historia Muzeo Bazelo

Antaŭhistorio redakti

Ekde 1231 la almozanta ordeno de la Franciskanoj, en Germanlingvujo ankaŭ nomata Barfüßer, predikis en la urbo Bazelo. Komence ilil estis ekster la urba remparo ĉe la nuna Petersgraben, kie ili fondis la monaĥejon Gnadental. En 1250 episkopo Berthold von Pfirt donis al ili la rajton, ekloĝi ene de la urbomuregoj. Tie ĉi ekestis de 1253 ĝis 1256 unua monaĥopreĝejo, kiu tamen forbrulis en 1298.

Monaĥopreĝejo redakti

 
La ĥorejo de la Nudpiedulo-Preĝejo

Post la brulego de 1298 la Franciskanoj konstruis, subtenate de la episkopo de Bazelo, la preĝejon laŭ malfrugotika stilo. La preĝejo ricevis plattegmentan laŭlongan domon kaj ĥorejon kun vitraloj kaj ĥorbarilo. La ĥorejo de la Nudpiedulo-Preĝejo apartenas per sia alteco kaj la densa sinsekvo de fenestroj al la plej ekscitaj arĥitekturaĵoj ĉe la supra Rejno. Evidente oni jam antaŭ la brulego planis novkonstruon de la preĝejo. Post la brulego okazis ampleksa novkonstruo: la preĝejo estis forŝovata urbodirekten, malnovaj konstrupartoj tamen enigitaj. La enigo de malnovaj konstrupartoj je samtempa plimallarĝigo de la meza navo kaŭzis la ĝis nun videblan malsimetrion de la frontflanko al Barfüsserplatz.[1]

Varo- kaj salostokejo redakti

Kiel multaj aliaj monaĥopreĝejoj ankaŭ la Nudpiedulo-Preĝejo suferis dum la reformacio en 1529 religian fundamentismon: fanatikuloj prirabis kaj parte detruis la artverkojn, ekzemple la vitralojn kaj la ĥorbarilon. La ordeno devis rezigni la preĝejon, la apudan tombejon oni faris en 1529 pubika placo, kaj la preĝejon oni profanigis paŝon post paŝo. La urbo ekzemple uzis la preĝejon kiel varstokejo kaj pli malfrue kiel salstokejo, kio kaŭzis gravajn difektojn de la konstruosubstanco. En 1882 oni volis malkonstrui la preĝejon, la magistrato de Bazelo tamen decidis je eta plimulto konservi ĝin.

Historia Muzeo Bazelo redakti

 
Nudpiedula Preĝejo, superrigardo
 
Afiŝo pri la inaŭgurado de la Historia Muzeo Bazelo en 1894

Inter 1890 kaj 1894 la arĥitektofratoj Keltenborn alikonstruis la Nudpiedulo-Preĝejon al historia muzeo de la kantono Bazelo Urba. Ili plimalgrandigis la flanknavojn, alikonstruis la tegmenton kaj interalie plialtigis la okcidentangablon. Por gajni ekspozician areon, ili enkonstruis aldone en la flanknavojn galeriojn.

Inter 1975 kaj 1981 pro la ankoraŭ efikaj salrestaĵoj la konstruaĵo estis riparenda, kaj oni malfaris la pli fruajn alikonstruaĵon. Ekzemple oni malkonstruis la flankajn galeriojn, ŝanĝis la meznavajn pilastro, rekonstruis la ĥorbarilon en 1843 malkonstruitan kaj rekonsekris la konstruaĵon. La malsupran etaĝon oni pliampleksigis kaj enkonstruis aldonajn ekspoziciejojn.

Referencoj redakti

  1. Klarigo de la malsimetrio ĉe www.altbasel.ch

Eksteraj ligiloj redakti