Bariloĉe

(Alidirektita el Bariloche)

Bariloĉe, aŭ en hispana Bariloche, aŭ San Carlos de Bariloche estas urbo situanta en la provinco Río Negro, Argentino, kaj la ĉefurbo de la Departemento Bariloĉe.

Bariloĉe
municipo • urbego
Administrado
Poŝtkodo R8400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 112 887  (2010) [+]
Loĝdenso 512 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ S, 71° 18′ U (mapo)-41.15-71.3Koordinatoj: 41° 9′ S, 71° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 093 m [+]
Areo 220,27 km² (22 027 ha) [+]
Bariloĉe (Rio Negro)
Bariloĉe (Rio Negro)
DEC
Bariloĉe
Bariloĉe
Situo de Bariloĉe
Bariloĉe (Argentino)
Bariloĉe (Argentino)
DEC
Bariloĉe
Bariloĉe
Situo de Bariloĉe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Carlos de Bariloche [+]
vdr
La Civitana Centro inaŭgurita en 1940 kaj deklarita nacia monumento en 1987.
La novgotika Katedralo de San Carlos de Bariloĉe havis sian strukturon kompletitan en 1947.

Bariloĉe estas la turisma celo plej vizitata de tuta la Patagonio kaj tria je landa nivelo. Estas la argentina urbo plej loĝata de la Patagoniaj Andoj. Estas situanta en la Nacia Parko Nahuel Huapi, en la sudokcidento de la provinco Río Negro, ĉe la Andoj, ĉe la suda bordo de la lago Nahuel Huapi, je 832 km de Viedma.

Ties naturaj rimedoj, kiuj inkludas lagojn, arbarojn kaj montojn, kaj ties famaj skiejoj estas la ĉefaj allogoj kaj ekonomia vivrimedo de tiu urbo. Ĝi estis foje konsiderata de kelkaj fontoj kiel dua celo por skiado je monda nivelo.[1]

Bariloĉe estas krome unu el ĉefaj sciencaj kaj teknologiaj centroj el Latinameriko.

Plej el la konstruaĵoj origine estis el ligno, laŭ konstrustilo inspirita el alpaj kaj centreŭropaj modeloj, ĉar la unuaj blankuloj kiuj setlis en la areo estis enmigrintoj de germana deveno.

Toponimio redakti

La termino bariloche estas derivaĵo de la mapuĉa lingvo, kie la vorto vuri signifas 'malantaŭ', lof estas 'domaro' kaj ĉe estas 'homoj',[2] kio donus laŭ la tradicia interpreto: 'homoj kiuj loĝas trans la montaro'.[3] Tiu nomo estis uzata de la mapuĉoj kiuj loĝis en la okcidenta flanko de Andoj, kie nun estas Ĉilio, por aro de indiĝenoj kiuj loĝis ĉe la orienta flanko de la anda montaro kiuj estis same mapuĉoj.

La lasta parto de la nomo —«San Carlos»— ŝajne originiĝis el la nomo de Carlos Wiederhold, ĉilia enmigrinto de germana ascendo instalita en 1895 en la nuna centro de la urbo, kie li posedis gravan komercejon. Post la fondo de la urbo, ties nomo estis miskomprenita ĉe letero sendita al Wiederhold, pasante el Don Carlos al San Carlos, mikse tiele la nomon de la ricevonto kun la nomo de la urbo.

41° 09′ S 71° 18′ U / 41.150 °S, 71.300 °U / -41.150; -71.300 (mapo)

Rilatoj al Esperanto redakti

En la skieja urbeto vivas respektive vivis pluraj esperantistoj, pluraj el ili germandevenaj, interalie Heriberto Reichardt (origine germane Heribert Reichardt), dum multaj jaroj la urba delegito de UEA, kaj la germandevena ĵurnalisto kaj esploristo Werner Schad (1926-2006). Heriberto Reichardt ofte supreniris proksimajn montopintojn kun la loke tre konata bariloĉa montogrimpisto Otto Meiling.

Referencoj redakti

  1. http://www.sinmordaza.com/noticia/103422-bariloche-segundo-destino-mundial-de-esqui.html
  2. Toponimia Mapudungun
  3. La laŭteksta citaĵo de la referenco estus: «Camino que tiene a su espalda un caserío o tolderia de indios, que, según parece, eran los ĉonos.»

Eksteraj ligiloj redakti