Kvartalo de la Beletro

(Alidirektita el Barrio de las Letras)
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

La Kvartalo de la Beletro (ankaŭ nomata ...de la literaturistoj...de la muzoj) - hispane Barrio de las Letras respektive ...de los literatos... de las musas - estas kvartalo de la urbo Madrido, situanta en la urboparto Cortes, en la urbodistrikto Centro de la ĉefurbo. La areo estas limigita, okcidente, per la strato Calle de la Cruz kaj la placo Plaza de Jacinto Benavente; oriente, de avenuo Prado (hispane nomata Paseo del Prado; norde, per la strato Carrera de San Jerónimo; kaj, sude, per la strato Calle de Atocha. Kelkaj el ĝiaj plej emblemaj stratoj estas Calle de las Huertas, Calle del Prado, Calle de Echegaray, kaj la centras la placoj Plaza del Ángel kaj Placo Sankta Ana.

Kvartalo de la Beletro
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


la avenuo Prado en la kvartalo, tuŝanta la stratojn Huertas kaj Moratín

Historio redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la literatura agado evoluinta dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Kelkaj el la plej elstaraj verkistoj de la Hispana Ora Epoko ekloĝis en tiu areo, kiel ekzemple Miguel de Cervantes, Francisco de Quevedo, Luis de Góngora y Argote (kiu vivis en la sama domo kiel sia literatura antagonisto, Quevedo), aŭ Lope de Vega kaj lia idoligita Marta de Nevares. Kun tiaj protagonistoj kaj en tiu ĉi kadro estis instalitaj la unuaj madridaj komediejoj, du el ili, la "Teatro de la kruco" kaj la "Teatro de la Princo", estis aparte gravaj kulturejoj en la sekvaj jarcentoj

Kvankam la plej multaj el la konstruaĵoj kiuj nun restas estis konstruitaj fine de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento, la muzea domo Lope de Vega pluvivis de la tempo de la Ora Epoko, kie la verkisto vivis inter 1610 kaj 1635, kaj ankaŭ pretervivis la monaĥejo de Sankta Ildefonso de Toledo, kie Cervantes estis entombigita, kaj la preĝejo de Sankta Sebastiano.

Ĉe la numero 87 de la strato Atocha, unu el la vojoj, kiuj limigas la kvartalon, troviĝis la presejo Juan de la Cuesta, kie en 1604 estis farita la precipa eldono de la unua parto de Don Quijote de La Mancha, konsiderata la ĉefverko de la hispana literaturo.

La Palaco de la Grafo de Tepa, la Reĝa Akademio de Historio kaj la Madrida Ĉambro de Komerco kaj Industrio respondas al la 18-a jarcento. Aliaj konstruaĵoj de arkitektura intereso estas la Hispana Teatro, la Konstruaĵo Simeón kaj la Madrida Ateneo.

En tiu najbareco kelkaj esencaj pecoj de 20-a-jarcenta hispana dramaturgio ankaŭ estis metitaj, kiel ekzemple la groteska esperpento Luces de Bohemia de la dramisto Ramón del Valle Inclán.