Bartaman Patrika aŭ simple Bartaman (bengale বর্তমান পত্রিকা, IAST: Bartamāna Patrikā) estas barata bengallingva taggazeto eldonata de Kolkato, en ŝtato Okcidenta Bengalio de Barato, de Bartaman Pvt. Ltd. Krom la eldono de Kolkato, la ĵurnalo havas tri aliajn samtempajn eldonojn, eldonataj ĉiutage de tri gravaj urboj de Okcidenta Bengalio, t.e., Siliguri, Burdvan kaj Midnapore. Bartaman estas la dua-plej cirkulanta bengallingva ĵurnalo en Okcidenta Bengalio, post Anandabazar Patrika.[1]

Bartaman Patrika

emblemo

gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Kolkato, Okcidenta Bengalio, Barato
Posedanto Bartaman Pvt. Ltd
Redaktisto Himangŝu Sinha
Establodato Decembro 1984
Eldonkvanto po 635 296 ĉiutage[1] (en decembro 2019)

Adreso 6, avneuo J.B.S. Haldane, Kolkato-700105, Barato, 0336622 0330
Retejo bartamanpatrika.com
vdr

Historio redakti

La ĵurnalon fondis la 7-an de decembro 1984 Barun Sengupta, eksa ĵurnalisto de Anandabazar Patrika. Sengupta mortis la 19-an de junio 2008 en Kolkato.[2] Dum la reĝimo de la Maldekstra Fronto, Bartaman Patrika estis konata por sia lojala kontraŭkomunisma kaj kontraŭestabla vido. Tamen, dum la reĝimo de la partio Kongreso Trinamul, Bartaman Patrika esprimis la vidpunktojn de Mamata Banerĝi. Ekde aprilo 2002, Bartaman Patrika eldonas enretan version, kaj en 2006 Bartaman starigis sian apversion. En 2022 Bartaman ekeldonis hindialingvan tagĵurnalon nome Bartaman Patrika.

Rivaloj redakti

Ĉefa konkursanto de Bartaman estas Anandabazar Patrika, eldonata ekde 1922. Bartaman tenas duan pozicion post Anandabazar Patrika en ŝtato Okcidenta Bengalio, laŭ kvanto de legantoj kaj cirkulantaj kopioj; ties ĉiutagaj cirkulantaj kopioj estas ĉirkaŭ 60% el tiuj de Anandabazar Patrika.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bartaman en la angla Vikipedio.