Basti, hindie बस्ती, urdue بستى estas urbego en norda Barato, en sudorienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Basti
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 272001
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 48′ N, 82° 44′ O (mapo)26.79444444444482.732777777778Koordinatoj: 26° 48′ N, 82° 44′ O (mapo) [+]
Alto 77 m [+]
Areo 19,47 km² (1 947 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Basti (Utar-Pradeŝo)
Basti (Utar-Pradeŝo)
DEC
Basti
Basti
Situo de Basti
Basti (Barato)
Basti (Barato)
DEC
Basti
Basti
Situo de Basti

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Basti, Uttar Pradesh [+]
vdr

Demografio redakti

En 2011 Basti havis 114 657 da loĝantoj kun legopovo 76%. Basti atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.

Geografio redakti

Basti situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 92 m super la marnivelo. Ajodjo troviĝas 56, Gorakhpur 61, Fajzabad (Barato) 63, Gonda (urbo) 85, Azamgarh 93, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 180 (voje 202), tutlanda ĉefurbo Delhio 582, Kolkata 738, Mumbajo 1340 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Basti estis origine konata kiel Vaiŝiŝthi. La urbeto iĝis la sidejo de lokaj raĝoj en la 17-a jarcento, sed neniam ĝi akiris gravecon. Inter 1801-1947 daŭris la brita dominado, tiutempe en 1865 Basti iĝis distrikta ĉefsidejo.

Ekonomio redakti

Basti estas agrikultura, komerca kaj industria centro. Cerealoj, sukerkanoj kaj iuj aliaj specoj de agrikulturaĵoj estas kultivitaj en ĝia ĉirkaŭaĵo.

Eduko redakti

En Basti du altlernejoj funkcias.

Lingvoj redakti

En Basti la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua, en:Bhojpuri language kaj en:Awadhi language.

Religioj redakti

La ĉefa religio en Basti estas hinduismo kun (74,5%), poste islamo (24,5%), fine kristanismo malpli 0,5%.

Trafiko redakti

Basti estas konektita rekte fervoje al Gonda kaj Gorakhpur. Ses ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al tiu urbego. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Ajodjo kaj Gorakhpur, la internacia en Laknaŭo.

Klimato redakti

Basti situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). La temperaturo varias inter 9-45 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1166 mm, plej ofte pro la musonoj inter julio-oktobro. Estas multe da nebulo vintre.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans