Batalo de Midway

marbatalo de la Dua Mondmilito inter la Usona kaj Japania mararmeoj
(Alidirektita el Batalo ĉe Midway)

La Batalo de Midway estis decidiga marbatalo en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito kiu okazis inter la 4a kaj la 7a de Junio 1942, nur ses monatojn post la japana atako kontraŭ Pearl Harbor kaj unu monaton post la Batalo de Korala Maro.[1][2][3] La Usona Armeŝiparo estrata de la Admiraloj Chester Nimitz, Frank Jack Fletcher, kaj Raymond A. Spruance venkis super la atakanta ŝiparo de la Imperia Japana Ŝiparo estrata de la Admiraloj Isoroku Yamamoto, Ĉuiĉi Nagumo, kaj Nobutake Kondō ĉe la Midvejatolo, okazigante detruegan damaĝon al la japana ŝiparo kiuj montriĝis neripareblaj. Milita historiisto John Keegan priskribis ĝin kiel "la plej impona kaj decidiga frapo en la historio de marmilito".[4]

Midvejatolo, kelkajn monatojn antaŭ la batalo. Orienta Insulo (kun la flughaveno) estas antaŭe kaj la pli granda Sand Island (Sabl-insulo) estas en la fono okcidente.

La japana operaco, kiel la plej frua atako al Pearl Harbor, klopodis elimini Usonon kiel strategian potencon en la Pacifiko, tiele haviganta el Japanio liberan aliron al establado de sia "Granda Orientazia Kun-Prospera Sfero". Japanoj esperis, ke alia senmoraliga malvenko devigos Usonon kapitulaci en la Pacifika Milito kaj tio certigu la dominadon de Japanio en la Pacifiko. Allogi la usonajn aviadilŝipojn al kaptilo kaj okupi Midway estis parto de ĝenerala "bariera" strategio por etendi la defendan perimetron de Japanio, kiel reago al la bombado Doolittle sur Tokio. Tiu operaco estis ankaŭ konsiderata prepariga por pluaj atakoj kontraŭ Fiĝioj, Samoo, kaj Havajo mem.

La plano malsukcesis pro mallertaj japanaj subkomprenoj de la usona reago kaj malbonaj dekomencaj disponoj. Plej grave, usonaj kriptografoj kapablis determini la daton kaj lokon de la planita atako, kio permesis al la antaŭavertita usona ŝiparo prepari sian propran embuskon. Kvar japanaj kaj tri usonaj aviadilŝipoj partoprenis en la batalo. La kvar el la japanaj grandaj aviadilŝipoj — nome Akagi, Kaga, Sōryū kaj Hiryū, parto de la ses-aviadilŝipa forto kiu estis atakinta Pearl Harbor ses monatojn antaŭe — kaj peza krozoŝipo estis sinkigita, dum usonanoj perdis la aviadilŝipon Yorktown kaj destrojeron.

Post Midway kaj la elĉerpiga okazo de la Kampanjo de Salomonoj, la japana kapablo anstataŭi siajn perdojn kaj en materialo (partikulare aviadilŝipoj) kaj en homoj (speciale bone trejinitaj pilotoj kaj mekanikaj bontenadistoj) rapide iĝis nesufiĉa por elteni pliiĝantaj perdoj, dum la amasaj industriaj kaj trejnkapabloj de Usono faris siajn perdojn pli facile anstataŭeblaj. La Batalo de Midway, kun la Kampanjo de Guadalcanal, estis amplekse konsiderata turnopunkto en la Pacifika Milito.

Notoj redakti

  1. "Battle of Midway: June 4–7, 1942". Naval History & Heritage Command. 26a de Marto 2015. Alirita la 5an de Decembro 2018.
  2. Dull, Paul S. (1978). A Battle History of the Imperial Japanese Navy (1941–1945). Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 1-59114-219-9. "Midway was indeed 'the' decisive battle of the war in the Pacific.", p. 166
  3. "A Brief History of Aircraft Carriers: Battle of Midway". U.S. Navy. 2007. Arkivita el la originalo en la 12a de Junio 2007. Alirita la 5an de Decembro 2018.
  4. Keegan, John (2005). The Second World War. New York: Penguin. p. 275. ISBN 978-0-14-303573-2. OCLC 904565693., p. 275