Batalo de Ĉangŝa (1942)

batalo de la dua mondmilito

La tria batalo de Ĉangŝa okazis de la 24a de decembro 1941 al la 15a de januaro 1942 en la mezo de la Dua Mondmilito. Tiu batalo estis malsukcesa klopodo de japanoj por konkeri la urbon Ĉangŝa, nome ĉefurbo de la provinco Hunano, dum la Dua japan-ĉina milito (1937-1945). Temis pri la tria el kvar gravaj konfliktoj inter la Japana imperia armeo kaj la nacia revolucia ĉina armeo por la posedo de tiu urbo. La aliaj bataloj okazis aŭ okazos en 1939, 1941 kaj 1944. Ĝi estis la unua grava ofensivo en Ĉinio fare de la fortoj de la Japana imperia armeo post la Japana atako kontraŭ la Okcidentaj Aliancanoj.

Ĉina soldato ĉe Ĉangŝa, januaro 1942.
Tankoj T-26 modelo 1933 liveritaj de la Sovetunio en 1938..

La ofensivo origine intencis eviti, ke ĉinaj fortoj plifortigu la fortojn de la Brita Komunumo engaĝiĝintaj en Hongkongo. Per la konkero de Hongkongo en la 25a de decembro, tamen la japanoj decidis pluigi la ofensivon kontraŭ Ĉangŝa por maksimumi la premon kontraŭ la ĉina registaro.[1]

La ofensivo rezultis en malsukceso por la japanoj, ĉar la ĉinaj fortoj kapablis allogi ilin al kaptilo kaj ĉirkaŭi ilin. Post suferi fortajn perdojn, la japanaj fortoj estis devigitaj retiriĝi.[2]

Koordinatoj: 28° 12′ 00″ Nordo 112° 58′ 01″ Oriento / 28.2000 °N, 112.9670 °O / 28.2000; 112.9670 (mapo)

Notoj redakti

  1. Hsiung, James Chieh; Levine, Steven I. China's Bitter Victory: The War with Japan, 1937–1945, p. 158
  2. Hsiung, James Chieh; Levine, Steven I. China's Bitter Victory: The War with Japan, 1937–1945 (angle: "La Amara Venko de Ĉinio: La Milito kun Japanio"), paĝo 158