Batalo de Kabo Tenaro

La Batalo de Kabo Tenaro (en greka: Ναυμαχία του Ταίναρου, Naŭmaĥia tu Tenaru) estis marbatalo dum la Dua Mondmilito okazinta el la 27a al la 29a de marto 1941 ĉe la kabo samnoma.[1] La Kabo Tenaro troviĝas ĉe la sud-okcidenta marbordo de la duoninsulo Peloponezo, en Grekio, kaj la batalo okazis el tie ĝis la sudo de la insulo Kreto.

Mapo de la batalo.
Kirasŝipo Vittorio Veneto.

En la batalo, floto de la brita Royal Navy akompanata de kelkaj unuoj de la Royal Australian Navy, sub la estreco de la admiralo Andrew Browne Cunningham, haltigis kaj vrakigis aŭ damaĝegis kelkajn ŝipojn el la itala floto Regia Marina, kiuj estis estrataj de la admiralo Angelo Iachino. La batalo, aŭ almenaŭ ĝia starto, estas konata en Italio per la nomo de batalo de Gaudo.

Dum la britoj apenaŭ suferis mortojn, la italoj suferis pli ol 2 000 mortojn kaj perdon de kvin ŝipoj.

Post la malvenko ĉe la kabo Tenaro, la itala ŝiparo neniam plu kuraĝis en akvoj de la Orienta Mediteraneo, kaj tiu areo estis hegemonio de la aliancanaj ŝipoj ĝis la falo de Kreto. La itala ŝipara stabanaro perdis fidon en la germanaj promesoj protekti ilian ŝiparon el atakoj en tiuj akvoj. Pro tio, la batala de kabo Tenaro havigis gravan strategian venkon al la Aliancanoj, kiuj ekde tiam povis koncentri la plej parton de iliaj limigitaj rimedoj kontraŭ la Afrika Korps de Rommel, dum Grekio kapitulacis antaŭ la germanaj fortoj fine de aprilo 1941.

Notoj redakti

  1. Ĝi nomiĝas ankaŭ Matapas (en gr. Ματαπάς, Matapás), el kio eblus Matapano, Matapaso aŭ Matapo. De tio derivas ankaŭ aliaj nomoj de la batalo.

Eksteraj ligiloj redakti