Batalo de Golfeto Milne

(Alidirektita el Batalo de Milne Bay)

La Batalo de Golfeto Milne (25a de aŭgusto – 7a de septembro 1942), konata ankaŭ kiel Operaco RE aŭ la Batalo de Rabi (ラビの戦い) inter japanoj, estis batalo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. Elitaj japanaj ŝiparmeaj trupoj, konataj kiel Kaigun Tokubecu Rikusentai (Specialaj Ŝiparmeaj Terfortoj), kun du malgrandaj tankoj atakantaj la aerodromojn de la Aliancanoj ĉe la Golfeto Milne kiuj estis establitaj en la orienta pinto de Nov-Gvineo. Pro malbona spiona servo, la japanoj miskalkulis la grandon de la ĉefa aŭstralia soldataro kaj, kredante ke la aerodromoj estas defenditaj nur de du aŭ tri rotoj, dekomence surterigis forton pli malpli similan laŭ grando al unu bataliono la 25an de aŭgusto 1942. La Aliancanoj, avertitaj de spionado pere de la senĉifrilo Ultra, jam estis plifortigintaj la soldataron.

Aŭstraliaj trupoj en la areo de Golfeto Milne, 1a de oktobro 1942.
Four shirtless men in a large barge moored at a river bank. The barge has a ramp at the front of a catamaran-like hull.
Japana elŝipiĝa barĝo post la batalo, kaptita de Aliancanoj.
Golfeto Milne markita ruĝe.

Spite suferi gravan frapon en la komenco, kiam parto de la malgranda invadoforto estis detruita de aliancana aviadilaro dum ili klopodis surteriĝi sur la marbordo antaŭ la aŭstraliaj defendantoj, la japanoj rapide entrudiĝis internen kaj ekantaŭeniris al la aerodromoj. Sekvis akra luktado kiam ili trafis la aŭstraliajn milicajn trupojn kiuj formis la unuan linion de defendo. Tiuj trupoj estis konstante repelitaj, sed la aŭstralianoj metis veteranajn unuojn de la Dua Aŭstralia Imperia Forto kiujn la japanoj tute ne atendis. Aliancana aersupereco helpis suriri la ekvilibron, havigante fortan apogon al luktantaj trupoj kaj cele al la japana logistiko. Vidante sin forte nombrosuperitaj, sentante mankojn de liveraĵoj kaj suferante fortajn perdojn, la japanoj retiris siajn fortojn, kaj lukto finis la 7an de septembro 1942.

La batalo estas ofte priskribita kiel la unua ĉefa batalo de la Pacifika Fronto en kiu trupoj de Aliancanoj klare venkis super japanaj terfortoj. Kvankam japanaj terfortoj jam estis suferintaj surlokajn frapojn aliloke en la Pacifiko antaŭe en la milito, malkiel ĉe Golfeto Milne, tiuj dekomencaj militagoj ne estis devigintaj ilin retiriĝi komplete kaj abandoni sian strategian celon. Golfeto Milne montris la limojn de la japana kapablo etendiĝi uzante relative malgrandajn fortojn antaŭ pliiĝante pli grandaj aliancanaj trupkoncentraĵoj kaj aerkomandoj. Kiel rezulto de la batalo, la moralo de Aliancanoj plialtiĝis kaj Golfeto Milne disvolviĝis kiel grava bazo de Aliancanoj, kiu estis uzata por munti postajn operacojn en la regiono.

Bibliografio redakti

  • Bleakley, Jack (1991). The Eavesdroppers. Canberra: Australian Government Publishing Service. ISBN 978-0-644-22303-4. OCLC 29260229.
  • Brooks, Brenton (Decembro 2013). "The Carnival of Blood in Australian Mandated Territory". Sabretache. Military Historical Society of Australia. LIV (4): 20–31. ISSN 0048-8933.
  • Brune, Peter (2004). A Bastard of a Place: The Australians in Papua – Kokoda, Milne Bay, Gona, Buna, Sanananda. Crows Nest, New South Wales: Allen & Unwin. ISBN 978-1-74114-403-1.

Eksteraj ligiloj redakti