Batalo ĉe Poltavo

(Alidirektita el Batalo de Poltava)

(49° 34′ 28″ N 34° 34′ 07″ O / 49.57444 °N, 34.56861 °O / 49.57444; 34.56861 (mapo))

pentraĵo fare de Aleksandr Kotzebue.

Batalo ĉe Poltavo, Ukrainio, estas la plej signifa ĝenerala batalo de la Granda Nordia Milito inter la rusaj trupoj sub la komando de caro Petro la Unua kaj la sveda armeo de reĝo Karolo la 12a. La malvenko de la sveda armeo rezultigis multan plifortiĝon de Rusio kaj finon de la sveda dominado en la norda kaj la orienta Eŭropo.

La milita kolizio komenciĝis matene de la 8-an de julio 1709 sur la batalkampo situanta kelkajn kilometrojn sude de Poltavo. La rusajn taĉmentojn konsistigis: 25 000 infanteriaj soldatoj, 12 000 kavaleriaj rajdantoj kun 102 kanonoj. Gravan kontribuon por la rusa venko okazigis garnizono de la Poltava fortreso kun 4 200 soldatoj.

La svedoj sukcesis elmeti nur 8 270 piedsoldatojn, ĉ.8 000 rajdantojn kaj 4 kanonojn.

En ambaŭ armeoj estis kozakoj: la svedan taĉmenton gvidis hetmano Ivan Mazepa, perfidulo, transfuĝinto de la rusa flanko kaj la rusan taĉmenton gvidis hetmano Ivan Skoropadskij (ukraine Іван Скоропадський), kiuj ne aktivis en la batalo.

Dum rekognosko de la batalkampo la reĝo Karolo la 12-a estis vundita je kalkano kaj do ne povis moviĝi mem. Li komandis kaj partoprenis la batalon, troviĝante en portilo, apud kiu eksplodis kanona kuglego kaj do li surteriĝis. Tiam soldatoj opiniis, ke la reĝo estas mortigita kaj komencis retiriĝi.

Caro Petro la Unua ankaŭ mem partoprenis la batalon, dum kiu lia triangula ĉapelo estis trapafita kaj li preskaŭ pereis.

Gravan rolon ludis la rusa kavalerio gvidita de princo Aleksandr Menŝikov, kiu reale akceptis kapitulacon de la sveda armeo.

Karolo la 12-a sukcesis eviti kaptadon kaj kun restaĵoj de soldatoj rifuĝis al Tighina (turke Bender), tiama posedaĵo de la Otomana Imperio, aliancano de Svedio.

En honoro de ĉi tiu venko de la rusa armeo sub la komando de Petro la Granda super la svedoj en la Batalo ĉe Poltavo (1709) estis adoptita en 1995 la "Tago de Milita Gloro de Rusio", kiun oni celebras la 10-an de julio ĉiujare.

Literaturo redakti

  • Englund Peter. Poltava. Berattelsen om en armés undergång. — Stockholm: Atlantis, 1989. svede — ISBN 5-86793-005-Х

Eksteraj ligiloj redakti