Batalo de Smolensk (1812)

Batalo de Smolensk (1812) okazis en la tagoj 16-18 de aŭgusto 1812 dum la rusa kampanjo de Napoleono Bonaparte.

Batalo de Smolensk fare de Peter von Hess.

Ekbatalis Grande Armée kun 175 miloj de soldatoj komandataj de Napoleono kaj la rusa armeo kun 130 miloj de soldatoj gvidataj de generalo Michael Andreas Barclay de Tolly. Post senindulga batalo, en kiu klare superis francoj, rusoj retiriĝis de Smolensk, dumvoje bruligante la urbon (de 2,5 miloj de domoj saviĝis 350). Batalkampe pereis 11 mil rusoj kaj ĉirkaŭ 9 mil de francoj. Pereis Michał Grabowski, brigada generalo de la Armeo de Varsovia Dukejo. Al Smolensk kiel la unuaj eniris polaj taĉmentoj.

Memorigo

redakti

Bataloj de la pola soldato apud Smolensk estis, post 1990, memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el la tabuloj "SMOLEŃSK 17 VIII 1812".

Literaturo

redakti
  • Eckart Kleßmann, Napoleons Rußlandfeldzug in Augenzeugenberichten, Deutscher Taschenbuch Verlag, München 1972, ISBN 3-423-00822-9
  • А.И. Попов, Война 1812 г. Хроника событий, Львиное отступление, - М.: Рейтар, 2007

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti