Michael Andreas Barclay de Tolly

Princo Michael Andreas Barclay de Tolly, rusigite Miĥail Bogdanoviĉ Barclaj-de-Tolli, cirile Михаэль Андреас respektive Михаил Богданович Барклай-де-Толли; naskiĝis la 27-an de decembro 1761 en nobela bieno de la vilaĝo Pamūšis (germane Pomautsch), tiama komunumo Žeimelis (germane Scheimeln), Grandduklando Litovio, nuntempe parto de la municipo Pakruojis, Litovio; mortis la 13-an de majo 1818 en Insterburg, Prusio - ekde 1945 ruse nomata Ĉernjaĥovsk) estis generala marŝalo kaj milita ministro de la Rusia Imperio.

Michael Andreas Barclay de Tolly
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1761 (1761-12-16)
en Pomautsch
Morto 14-an de majo 1818 (1818-05-14) (56-jaraĝa)
en Ĉernjaĥovsk, Orienta Prusio
Tombo Mausoleum of Barclay de Tolly
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Weinhold Gotthard Barclay de Tolly
Edz(in)o Helene Barclay de Tolly
Infano Magnus, Fürst Barclay de Tolly
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr
Barclay de Tolly, pentraĵo de George Dawe

Vivo redakti

Deveno kaj armea kariero redakti

Li devenis el baltia familio origine skota, kiu en la 17-a jarcento, 100 jarojn antaŭ lia naskiĝo, translokiĝis al Livlando (Livonio) kaj integriĝis en la kulturan malplimulton de germanaj baltoj. Jam en aĝo de 15 jaroj li soldatiĝis en la armeo de la Rusia Imperio kaj partoprenis la batalojn de la armeoj de la Rusia kaj Aŭstria Imperioj kontraŭ la Otomana Imperio de 1788–1789, kontraŭ la armeo de Svedio de 1788–1790 kaj kontraŭ la insurekcio de Kościuszko en 1790 kaj 1794. En 1789 li iĝis kolonelo kaj en 1799 generalmajoro. Barclay de Tolly estis membro de la akademio Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurt (ĝis 1803 parto de la Elektoprinclando Majenco, poste de Prusio).

En la kvara koalicia milito kontraŭ la armeo de Napoleono en 1806 li havis decidan rolon en la bataloj de Pułtusk kaj de Preußisch Eylau, kie li vundiĝis kaj pro persona kuraĝo li nomumiĝis generalleŭtenanto.

En la milito de 1808–1809 kontraŭ la armeo de Svedio pri la kontrolo de Finnlando li komandis rusian armeon kaj en 1809 konkeris la urbon Umeå post riska marŝado super la frostigita botnia golfo. Sekve en 1810 li nomumiĝis milita ministro de la Rusia Imperio kaj tenis tiun postenon ĝis la jaro 1813. Dum tiu tempo li per duobligo de la nombro de rusiaj soldatoj kaj per la konstruado de vico da fortikaĵoj signife kontribuis al la fortigo de la rusia armeo.

La atako de Napoleono al Rusio en 1812 redakti

Dum la invado de la armeo de Napoleona Francio al Rusio en 1812 li ricevis la komandon de la unua rusia okcidenta armeo kaj la superan komandon de la tuta rusia armearo. Ne pro strategio, sed pro malfavoraj kondiĉoj la armeo cedis grandan teritorion al la napoleona armeo. Aparte la rezigno pri la urbo Smolensk, kiu sekve brule detruiĝis, kaŭzis ke multaj rusoj akuzis lin pri perfido kaj malhonore nomis lin "la germano", akcentante lian nerusecon. Pro tiu malfavora publika opinio la 20-an de aŭgusto la superan komandon de la rusia armeo ricevis Miĥail Kutuzov. Barclay de Tolly konsideriĝas unu el la herooj de la batalo de Borodino: en la bataloj estis mortigitaj kvin ĉevaloj, sur kiuj li rajdis, kaj mortiĝis respektive forte vundiĝis ankaŭ naŭ el la dek du soldatoj kies tasko estis batali rekte apud li - tamen li mem ne damaĝiĝis. Li ricevis honorigan ordenon, sed komence de la oktobro de tiu jaro finis la armean servon pro malsaniĝo. Jam komence de la jaro 1813 li tamen denove eniris la servon de la rusia armeo kaj kadre de la pluaj napoleonaj militoj partoprenis la batalojn apud Toruń respekitve Thorn, Großgörschen kaj Bautzen en Saksio. Post la batalo de Bautzen li denove nomumiĝis supera komandanto de la rusia armearo kaj gvidis ĝin oktobre de 1813 en la batalo de Leipzig. Jam pli frue, la 25-an de majo 1813, la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a honorigis lin per la prusia ordeno Nigra Aglo. Lia armeo konkeris la kvartalon Liebertwolkwitz de Leipzig, la 18-an de oktobro sensukcese provis konkeri la strategie gravan kvartalon Probstheida de la urbo sed la 19-an de oktobro konkeris la "ventomuelejan pordegon", parton de la mezepoka urba remparo, kaj ties kvartalon. Li plu estis supera komandanto de la rusia armeo dum ties invado de Francio kaj en 1814 partoprenis la konkeron de Parizo.

Literaturo redakti