Baziliko de Máriapócs

Grek-katolika Pilgrima Baziliko omaĝe al Sankta Mikaelo en Máriapócs estas Malgranda baziliko en Hungario, en urbo Máriapócs. La pilgrimvojo pri Maria (Mariazell-Csíksomlyó) 1400 km-ojn longa tuŝas ankaŭ tiu ĉi bazilikon.

Baziliko de Máriapócs
kristana preĝejomalgranda baziliko
kristana preĝejomalgranda baziliko [+]
Koordinatoj47° 52′ 41″ N, 22° 1′ 27″ O (mapo)47.87806722.024053Koordinatoj: 47° 52′ 41″ N, 22° 1′ 27″ O (mapo)

Baziliko de Máriapócs (Hungario)
Baziliko de Máriapócs (Hungario)
DEC
Baziliko de Máriapócs
Baziliko de Máriapócs
Map
Baziliko de Máriapócs
Vikimedia Komunejo:  Saint Michael the Archangel church in Máriapócs [+]
vdr
Fotoj pri baziliko de Máriapócs
Aerfoto pri la baziliko
La origina sankta bildo
Vitralo fare de József Palka


Miraklo redakti

En 1696 en la ligna preĝejeto la preĝantoj ekvidis, ke bildo pri Maria ploras. Onidire tio daŭris 14 tagojn. Tiu famo atingis Leopoldon la 1-an kaj li ordonis, ke oni portu la bildon en Vienon. Dumvoje en Barca pentristo faris 3 kopiojn. Ili troviĝas en Košice, ie en Sáros kaj en Máriapócs. La lasta kopio denove ploris en 1715 kaj poste en 1905.

Historio redakti

Migrantoj komencis viziti la preĝejon, kiu por tiu celo estis tre malgranda. La nova baroka preĝejo konstruiĝis inter 1731-1756, tamen la turoj pretiĝis nur en 1856. En 1946 ĝi renoviĝis, poste la bildo tie trovis novan lokon. En 1948 Pio la 12-a donacis rangon "malgranda baziliko" al la preĝejo.

En kripto de la malgranda baziliko kuŝas Imre Timkó (episkopo) kaj Miklós Dudás.

Fontoj redakti