Miklós Dudás
D-ro Miklós Dudás [miklOŝ dudAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudás Miklós estis hungara grek-katolika pastro, monaĥo, episkopo.
Miklós Dudás | ||
---|---|---|
dioceza episkopo | ||
Busto pri Miklós Dudás
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1902 en Máriapócs | |
Morto | 15-an de julio 1972 (69-jaraĝa) en Nyíregyháza | |
Tombo | Baziliko de Máriapócs vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Miklós Dudás[1][2] naskiĝis la 27-an de oktobro 1902 en Máriapócs, li mortis la 15-an de julio 1972 en Nyíregyháza.
Biografio
redaktiMiklós Dudás frekventis lernejojn en Nyírbátor kaj Nagykálló. En 1920 li aliĝis al bazilianoj en la ĵus fondita Ĉeĥoslovakio, post 2 jaroj li monaĥiĝis kaj studis filozofion en Pollando (1922–1924), teologion en Pontifika Gregoria Universitato (1924–1927). Li firme monaĥiĝis en Máriapócs en 1925, li doktoriĝis en 1928. En la sekvaj jaroj li instruis en monaĥejo aŭ li estis monaĥejestro en Ĉeĥoslovakio, ekde 1932 jam en Máriapócs. Li estis estro de la hungaraj bazilianoj ekde 1933, gvidanto de eparĥio en Hajdúdorog ekde 1939, ankaŭ gvidanto de ekzarkato en Miskolc ekde 1946, fine ankaŭ senatano de Hungario (1939-1944). En 1950 la monaĥoj estis forigitaj, tamen en tiaj cirkonstancoj li zorgis pri monaĥoj. Li konsekris 166 pastrojn, fondis 31 paroĥojn kaj konstruigis 44 preĝejojn, kapelojn aŭ diservejojn. Li estis entombigita en Baziliko de Máriapócs.
Memorigiloj
redakti- lernejo en Máriapócs prenis la nomon Dudás Miklós
- busto en Máriapócs (1998)