Beautiful girls (Belulinoj) estas usona amafera komedi-drama filmo de 1996 reĝisorita de Ted Demme kaj verkita de Scott Rosenberg. Ties historio sekvas la novjorkan ĵaz-pianiston Willie Conway, kiam li revenas al sia hejmurbo Knights Ridge, Masaĉuseco, por sia kunsido de eks-lernejanoj, kie li trovas siajn malnovajn amikojn taksantajn siajn vivojn kaj rilatojn. En ĝi stelulas Matt Dillon, Lauren Holly, Timothy Hutton, Rosie O'Donnell, Martha Plimpton, Natalie Portman, Michael Rapaport, Mira Sorvino kaj Uma Thurman.

Beautiful girls
filmo
Originala titolo Beautiful Girls
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1996, 3 okt. 1996
Ĝenro romantika komedio, filma dramo
Reĝisoro(j) Ted Demme
Produktisto(j) Cary Woods
Scenaro Scott Rosenberg
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de David A. Stewart
Rolantoj Natalie Portman • Uma Thurman • Matt Dillon • Mira Sorvino • Lauren Holly • Martha Plimpton • Rosie O'Donnell • Timothy Hutton • Michael Rapaport • Noah Emmerich • Max Perlich • Annabeth Gish • Tom Gibis • John Carroll Lynch • David Arquette • Pruitt Taylor Vince • Richard Bright • Sam Robards • Adam LeFevre
Produktinta firmao Miramax
IMDb
vdr

La filmo estis produktorita de Cary Woods kaj estis publikigita la 9an de februaro 1996, fare de Miramax. Ĝi enspezis 2.8 milionojn da usonaj dolaroj dum sia premiera semajno kaj 10.6 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde.[1] Ĝi ricevis pozitivajn reviziojn kaj havas 79% de aproba proporcio sur baze de 47 voĉdonoj en Rotten Tomatoes.[2]

Referencoj redakti

  1. "Beautiful Girls". Box Office Mojo. Alirita en 2020-02-17.
  2. Beautiful Girls (angle). Alirita 2020-02-17.

Eksteraj ligiloj redakti