Bela garolo
La Bela garolo (Cyanolyca pulchra) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj Cyanolyca kiu enhavas 9 simile bluajn speciojn. Tiu troviĝas en Kolombio kaj Ekvadoro, tio estas la regiono de plej supraj Andoj.
Bela garolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bela garolo en nordokcidenta Ekvadoro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyanolyca pulchra (Lawrence, 1876) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de montetoj.
La Bela garolo estas belega, kiel plej parto de la mebro de la genro (la nomo en multaj lingvoj estas traduko de la scienca nomo) kaj blua birdo kun brunbluaj subaj partoj sed tre bluaj kapo kaj gorĝo, dum la diferenca karaktero estas tre nigra kaj tre larĝa vizaĝa strio kiu el la nigra fortika beko (iom hokeca pinte) trapasas la okulzonon ĝis la malsupra vizaĝo kie plie larĝiĝas kaj la kolo. Ankaŭ la gamboj kaj piedoj estas nigraj
Ili manĝas insektojn kaj fruktojn.
Ĝi estas konsiderata kiel Preskaŭ Minacata pro perdo de habitato.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Cyanolyca pulchra[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 25an de julio de 2007.