Belkanto (itale: bel canto „bela kanto“) signifas en la muziko la kantmaniero, kiu ekestis en Italio komence de la 17-a jc. kadre de la monodio kaj la opero. Ĝis ĉirkaŭ 1840 belkanto estis la preferata tekniko por la kantado en la eŭropa opero.

Elementoj de belkanto estas la legato, la messa di voce, la apoĝaturoj kaj portamentoj kaj la virtuoza ornamado per koloraturoj kaj fiorituroj. La operoj de Giuseppe Verdi kaj de la verismo forŝovis la belkanton, ĉar la kantistoj devis domini kontraŭ pligrandigita orkestro.

La nomo ankaŭ esta arnomo por la operkomponaĵoj de inter ĉirkaŭ 1810 ĝis 1845 en Italio. La plej gravaj reprezentantoj de ĉi tiu skolo estis Gioacchino Rossini, Vincenzo Bellini kaj Gaetano Donizetti.

Jürgen Kesting difinas belkanton kiel „[…] (kanta) stilo, kiu bezonas certan teknikon aŭ kiel tekniko por certa stilo“. La nomo belkanto ofte kaj mise estas uzata por kantistoj, kiuj nur havas belan voĉon kaj klasikan kantoteknikon, sen ke ili kantas verkojn el la belkanta epoko aŭ laŭ la belkantostilo.

Historio redakti

La florepoko de la ornamita kantado (Canto fiorito) estas la epoko inter la fino de la 17-a kaj la komenco de la 19-a jarcentoj. Kiel idealtipoj de belkantantoj oni rigardis tiuepoke la kastritajn kantistojn (itale: evirati), kies teknikaj kaj voĉaj kapabloj restis legendaj ĝis nuntempe. Kun la malapero de la kastritoj el la operoj paralelis evoluo de la opero, kiu limigis por la kantistoj pli kaj pli la eblecojn de improvizado kaj kiu forŝovis la ja manierisman-artefaritecan Canto fiorito favore al „pli natura“ kantstilo, sen rezigni la postulojn de la belkanto. Lastan kaj same plej grandan kulminon festis la belkanto en la jaroj inter ĉirkaŭ 1810-1850.

Gravaj komponistoj redakti

Elstaraj kantistoj de la belkanta stilo redakti

Literaturo redakti

  • Rodolfo Celletti: Geschichte des Belcanto. Bärenreiter, Kassel/Basel 1989, ISBN 3-7618-0958-1.
  • Peter Berne: Belcanto – Historische Aufführungspraxis in der italienischen Oper von Rossini bis Verdi. Wernersche Verlagsgesellschaft, 2008, ISBN 3-88462-261-7.