Belorusa Unuiĝo de Junularaj kaj Infanaj Publikaj Asocioj

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Belorusio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Nacia junulara konsilio - nacilingve Беларускі нацыянальны моладзевы савет (РАДА) - estas federacio en Belorusio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Belorusa Unuiĝo de Junularaj kaj Infanaj Publikaj Asocioj estas la urbo Minsko.

Belorusa Unuiĝo de Junularaj kaj Infanaj Publikaj Asocioj
Беларускі нацыянальны моладзевы савет
organizaĵo
Lando(j) Belorusio vd
Sidejo Minsko, Belorusio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti