Benahadux estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 16 km2 kie loĝas 3570 geloĝantoj, do loĝdenso estas 223.1 loĝ./km2. Benahadux situas je 10 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Benahadux
Benahadux (Almería, Andaluzio)
Benahadux (Almería, Andaluzio)
Benahadux (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Benahadux
Poŝtkodo 04410
Retpaĝaro Benahadux.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Benahadux
Demografio
Loĝantaro 3 570 [1]
Loĝdenso 223,1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°55′N 2°27′U  /  36.917°N, 2.45°U / 36.917; -2.45 (Benahadux) (mapo) Koordinatoj: 36°55′N 2°27′U  /  36.917°N, 2.45°U / 36.917; -2.45 (Benahadux) (mapo)
Alto 113 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 16 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Benahadux (Andaluzio)
Benahadux (Andaluzio)
DMS
Benahadux
Benahadux
Benahadux
Benahadux sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benahadux [+]
vdr

En la 19a jarcento estis minado de plumbo. En la 20a jarcento oni disvastigis la produktadon de cerealoj kaj de citrusoj, speciale lastempe de mandarinoj.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 3570 geloĝantoj de la municipo Benahadux estas 1812 inoj kaj 1758 viroj. En la 16-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo Benahadux kaj vilaĝeto El Chuche, kie loĝas 3309 kaj 77 geloĝantoj, kaj aliaj 184 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Kvartaloj estas Los Castillejos, Cuevas Viejas, El Mayorazgo de Santa Cruz, San Miguel, La Ventilla, Cuesta Andrea, El Cañillo de Araoz, La Partala.

Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 56, 31 inoj kaj 25 viroj, kaj mortis 25, 7 inoj kaj 18 viroj. Tiel la natura kresko estis 31 (0.9%). La laborkapabla loĝantaro estis 1341 homoj (37.6%).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Benahadux - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007