Benedetto BRIN (naskiĝinta la 17-an de majo 1833 en Torino, mortinta la 24-an de majo 1898 en Romo) estis itala inĝeniero kaj plurfoje ministro.

Benedetto Brin
Persona informo
Naskonomo Benedetto Brin
Naskiĝo 17-an de majo 1833 (1833-05-17)
en Torino
Morto 24-an de majo 1898 (1898-05-24) (65-jaraĝa)
en Romo
Tombo Monumenta Tombejo de Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo inĝenieropolitikistodiplomatooficiro
vdr
Brin, ministro itala kaj inĝeniero

Vivo redakti

Studinte inĝenieradon li aliĝis al la itala mararmeo kaj nomumitis, post gravaj vojaĝoj eksterlanden, unue direktoro de la ŝipfarejo de Livorno kaj poste sekciestro en la mararmea ministerio. En 1880 li jam estis generalinspektanto de la korpuso de mararmeaj inĝenerioj. Li faris planojn pri la konstruado de la imponaj tankoj Dutlio kaj Dandolo. En 1876 li transprenis - sub la registarestro Agostino Depretis - la ministerion mararmean kaj elektitis ano de la ĉambro de la deputitoj. En marto 1898 li demisiis sed baldaŭ poste li revenis sub registarestro Benedetto Cairoli (oktobro 1878) kaj, la trian fojojn, sub Depretis en printempo 1884.

Graveco redakti

Danke al Brin, kiu ĉefisa ankaŭ sub Francesco Crispi ĝis februraro 1891, la itala mararmeo koncentriĝis pli pri teknikaĵoj ol pri maraj temoj. Lia administrado pro tio ofte atakitis. Inter majo 1892 kaj novembro 1893 li estis ministro pri eksteraj aferoj en la kabineto de Giovanni Giolitti. En marto 1896 li iĝis denove mararmeministro ĉe Antonio di Rudini.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 424, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti