Benedict Pettschacher

Benedict PETTSCHACHER (naskiĝinta en 1634 en Tamsweg, mortinta la 25-an de marto 1701 en Sankt Lambrecht) estis aŭstra profesoro kaj monaĥo kaj inter 1673 kaj 1681 rektoro de la Salcburga universitato.

Benedict Pettschacher
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1634 (1634-01-01)
en Tamsweg
Morto 1-an de januaro 1701 (1701-01-01) (67-jaraĝa)
Lingvoj germanalatina vd
Profesio
Okupo monaĥo • teologo • pastro • universitata instruisto vd
Laborkampo pastora zorgado • teologio vd
Aktiva en Salcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post faro de la ordenaj votoj ĉe la benediktanoj de Sankt Lambrecht li studis ĉe la Universitato de Graz instruonte filozofion en la konvento de Admont. En 1666 li doktoriĝis kaj ekprofesoris pri teologio respektive dogmatiko Salcburge. Ĉe la tiea altlernejo li ankaŭ rektoris. Post tia kariero li estis konfesprenanto kaj spirita konsilanto de la princ-abato de Kempten, do verŝajne de Honorius Roth von Schreckenstein aŭ jam de ties posteulo Rupert von Neuenstein.

Ade publikigis Pettschacher skribaĵojn. Fine li estis prioro de la abatejo de Sankt Lambrecht. Laŭ komisio de la salcburga altlernejo la samordenano Odo Guetrath ordigis kaj kompletigis traktatojn (parte ankoraŭ nepresitajn) de Pettschacher kreonte la kolekton Theologia universa speculativo-practica. Ĝi eldoniĝis en 1743 en tri volumoj en Salcburgo.

Verkoj (elekto) redakti

  • 1670: Theses theologicae de beatitudine et actibus humanis
  • 1671: Theses theologicae de peccato habituali, gratia, et iustificatione
  • 1672: Theses theologicae de cognoscibilitate, possibilitate, convenientia et necessitate incarnationis
  • 1673: Theses theologicae de existentia, essentia physica et metaphysica sacramentorum
  • 1673: Tractatus de incarnatione
  • 1675: Tractatus theologici de sacramentis in genere, baptismo, confirmatione et eucharistia
  • 1676: Tractatus theologicus speculativo-practicus de restitutione
  • 1677: Opusculum de iure in communi et in specie

Literaturo redakti

  • Magnus Sattler: Collectaneen-Blätter zur Geschichte der ehemaligen Benedictiner-Universität Salzburg. Kempten 1890, p. 228-229

Eksteraj ligiloj redakti

  • Reusch, Heinrich, "Pettschacher, Benedict", ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 25 (1887), p. 544 (tie chi interrete)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Benedict Pettschacher en la germana Vikipedio.