Benedikt Werkstätter
Johann Benedikt WERKSTÄTTER (naskiĝinta la 21-an de marto 1707[1] en Neumarkt am Wallersee, mortinta la 12-an de januaro 1772[2] en Salcburgo) estis aŭstra baroka pentristo.
Vivo
redaktiWerkstätter ofte nomiĝis simple pentristo Benedikto. Aktivis li en la ateliero de Franz Xaver König.[3] kaj nomumiĝis li en 1755 alta princuja ĉambropordisto kaj kortega artisto. Danke al lia bildociklo en 73 eroj en la Saleja administrejo de Hallein oni estas bone informata pri la tiutempa procezaro de salaj ekspluatado kaj komercado meze de la 18-a jarcento. Alivorte: Werkstätter iĝis grava reprezentanto de industria pentrado de la malfrua baroko. Komisiinto por ĉi elstara atestilaro estis princ-ĉefepiskopo Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach.
Honoroj
redaktiEn lia naskiĝurbo oni nomis straton por li Benedikt-Werkstätter-Weg.[4]
Verkoj
redakti- 1745: portretkopio de Johann Joseph von Rehlingen por Kastelo Ursprung je Elixhausen
- 1746: Petro-klostro, bildo de princ-ĉefepiskopo Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn
- 1750: Via crucis en la Valentino-kirko de Bad Reichenhall (kvartalo Marzoll)
- 1753/54: altarbildoj en la Marteno-kirko de Thalgau kaj en la Egidio-kirko de Sankt Gilgen
- 1754: (brulkonsumiĝinta) bildo de flanka altaro ĉe Sebastiano-kirko
- 1757/58: bildociklo pri sala ekspluatado/komercado, Hallein
- 1760: ĉefaltara pentraĵo en la Sigismundo-kirko de Strobl
- 1768: kopio de salcburga panoramo el la 1658-a jaro por Kastelo Mirabell (ne konserviĝis pro fajrego en 1818)
- 1770: Sep rifuĝoj, de 1985 en la tombeja kapelo de Neumarkt[5]
Literaturo
redakti- Heinrich Winkelmann: Das Halleiner Salzwesen und seine bildliche Darstellung in den Fürstenzimmern des Pflegamtsgebäudes zu Hallein. Wethmar 1966.
- F. Martin: "Werkstätter, Johann Benedikt" - ĉe Thieme/Becker (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart, vol. 35, Seemann, Lepsiko 1942, p. 396
Eksteraj ligiloj
redakti- biografio ĉe SalzburgWiki
- "Das Salz-Comic. Eine Bildergeschichte aus dem 18. Jahrhundert" - ĉe: corpserz.com (kun detalaj informoj pri la sal-bildociklo de Hallein)