SL Benfica

(Alidirektita el Benfica Lisbono)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Benfica (stacidomo).

Sport Lisboa e Benfica - mallonge SL BenficaSLB - estas sporta klubo el la portugalia ĉefurbo Lisbono, konata precipe pro sia profesia vira teamo de futbalo, kiu komence de la 1960-aj jaroj kun la fama futbalisto Eusébio da Silva Ferreira dufoje gajnis al eŭropan pokalon de landaj ĉampionoj de futbalo - la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. Ankoraŭ nun la teamo krom tiuj de la kluboj FC Porto kaj Sporting Clube de Portugal, la lasta same el Lisbono, estas inter la elitaj futbalaj teamoj de la lando.

SL Benfica
futbala klubo • profesia sporta teamo
Kluba nomo  Sport Lisboa e Benfica
Kromnomo Águias (agloj)
Encarnados (ruĝuloj)
Fondita  1904
Stadiono  Estádio da Luz, Lisbono
Kapacito  65.647
Prezidanto  Luís Filipe Vieira
Trejnisto  Jorge Jesus
Ligo  Portugalia Unua Ligo pri Futbalo (Primeira Liga)
2022/23  1-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Ĝis la 1980-aj jaroj la teamo kvin pliajn fojojn atingis la finalojn de la eŭropa pokalo de landaj ĉampionoj de futbalo kaj unufoje la finalon de la UEFA-pokalo - sed en tiuj ses fojoj rezultiĝis nur la dua pozicio.

La en 1904 fondita klubo interalie ankaŭ havas branĉojn pri korbpilko, rulsketa hokeo, biciklado, flugpilko kaj manpilko; iuj el tiuj teamoj same estas inter la elito de Portugalio en sia sporta branĉo. La klubaj koloroj estas ruĝo kaj blanko. Laŭ la stato de 2009 la klubo havis proksimume 20 000 membrojn - laŭ la membronombro la klubo tial estas la tutmonde plej granda sporta klubo.

Sukcesoj redakti

La vira profesia teamo de la klubo en 1961 kaj 1962 gajnis la konkurson Ligo de Ĉampionoj de UEFA, kaj kvin pliajn fojojn, en 1963, 1965, 1968 kaj 1990, atingis la duan pozicion. 32 fojojn la teamo venkis la nacian ĉampionadon, 27 fojojn la nacian pokalon kaj 4 fojojn la portugalan super-pokalon.