Benito Juárez (Quintana Roo)

Benito Juárez estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

Benito Juárez
municipo de Meksiko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Fondita 1975
Poŝtkodo 77500–77539, 77560–77569
Kodo laŭ INEGI 23005
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 572 973
Loĝdenso 979 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 21°03′N 87°01′U  /  21.05°N, 87.017°U / 21.05; -87.017 (Benito Juárez (Quintana Roo)) (mapo)
Alto 5 m
Areo 1,664 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de la komunumo en Meksiko (Meksiko)
Situo de la komunumo en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de la komunumo en Meksiko
Situo de la komunumo en Meksiko
Situo de la komunumo en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benito Juárez Municipality, Quintana Roo [+]
vdr

La ĉefurbo de la komunumo estas Cancún. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23005.

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 572973 loĝantojn. El tiuj estis 289293 viroj kaj 283680 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1,664 km². La meza alteco en la komunumo estas ĉirkaŭ 5 metroj super la marnivelo.

En la komunumo ekzistas 554 tiel nomataj loĝlokoj (statistike laŭ INEGI por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La plej gravaj estas jenaj:

 
Mapo de la komunumo Benito Juárez
Loĝloko Loĝantoj
Cancún 526 701
Alfredo V. Bonfil 13 822
Joaquín Zetina Gasca 6 629
Leona Vicario 5 358
Los Tres Reyes 2 377
El Milagro 1 679
Avante 1 384
Puerto Morelos 1 097
Valle Verde 1 087
Central Vallarta 10
Tuta komunumo 572 973

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 362738 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 54695 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 15,1 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti